Branislav NUŜIĈ (serbe Бранислав Нушић; naskiĝis la 20-an de oktobro 1864 en Beogrado; mortis la 19-an de januaro 1938) estis arumandevena serba verkisto, ĵurnalisto kaj oficisto.

Branislav Nuŝiĉ
Persona informo
Бранислав Нушић
Naskonomo Alkibijad Nuša
Naskiĝo 8-an de oktobro 1864 (1864-10-08)
en Beogrado
Morto 19-an de januaro 1938 (1938-01-19) (73-jaraĝa)
en Beogrado
Tombo Nova tombejo en Beogrado vd
Lingvoj serba vd
Loĝloko Beogrado vd
Ŝtataneco Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj • Princlando Serbio • Reĝlando Serbio vd
Alma mater Jura Fakultato de la Beograda Universitato • Universitato de Beogrado vd
Subskribo Branislav Nuŝiĉ
Familio
Infanoj Gita Predić-Nušić vd
Profesio
Alia nomo Ben Akiba vd
Okupo romanisto • ĵurnalistodramaturgoŝtata funkciulodiplomatoverkisto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis konata grenokomercisto, sed malriĉiĝis post la naskiĝo de Branislav. La familio transloĝiĝis al Smederevo. Tie Nuŝiĉ pasigis sian infanecon, bazlernejon kaj la unuajn du jarojn de mezlernejo. Li finis mezlernejon kiel internulo en Beogrado. Poste li studis juron en Beogrado kaj Graz (Aŭstrio).

Nuŝiĉ estis soldato en milito inter Serbio kaj Bulgario en 1885. Post la milito li publikigis poemon Dva Raba en Dnevni List. Ĉar ĝi ridindigis la serban monarkion ĝenerale kaj la tiaman reĝon specife, li estis kondamnita al dujara malliberigo. Kvankam la vivkondiĉoj en malliberejo estis malbonaj, li tie verkis komedion Protekcija (Protekto).

En 1889 Nuŝiĉ fariĝis oficisto. Li laboris en serba konsulejo en Bitola (Makedonio). En 1893 li edziĝis tie. Dum dek jaroj li vivis en suda Serbio kaj Makedonio. Laste li estis vickonsulo en Priŝtino.

En 1900 li ricevis postenon en Ministerio pri Edukado. Post mallonge li fariĝis dramaturgo de Nacia Teatro en Beogrado. Ekde 1904 li estis estro de Serba Nacia Teatro en Novi Sad. En 1905 li reiris al Belgrado kaj eklaboris kiel ĵurnalisto.

En 1912 Nuŝiĉ denove iris al Bitola kiel oficisto. En 1913 li fondis teatron en Skopjo kaj loĝis tie ĝis 1915. Dum la Unua mondmilito Nuŝiĉ vivis en Italio, Svisio kaj Francio.

Post la milito li fariĝis estro de la arta departemento de la Ministerio pri Edukado. De 1923 ĝis 1927 li estis estro de Nacia Teatro en Sarajevo. En 1927 li denove revenis al Belgrado.

En Esperanto aperis redakti

Esperante sur scenejo redakti