Braso nomiĝas ŝnuro, kiu apartenas al la ŝnuraro de jard-velŝipo. La brasoj estas fiksitaj ambaŭflanke ĉe la jardfinoj de la respektiva jardo kaj servas por pivotigi la jardon horizontale ĉirkaŭ la masto, tiel ke la veloj fiksitaj al la jardo povas esti metitaj laŭ la relativa vento por produkti la maksimuman propulson. Sekve, ĉi tiu procezo estas nomata brasi; se la procezo estas farita por veli pli alten al la vento, ĝi nomiĝas albrasi.

Braso sur velŝipo Seute Deern, Bremerhaven

Marista terminaro redakti

  • Brasi jardon estas turnigi ĝin per la brasoj aŭ kontraŭbrasoj.
  • Malbrasi jardon estas male brasi ĝin.

Fonto redakti

Difinoj de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto:

  • bras/oZ ⚓ Ŝnuro fiksita ĉe la pinto de jardo aŭ gafo, por ĝustigi ĝin.
  • brasi (tr) Ĝustigi aŭ aranĝi (velojn) laŭ la vento.