Brassó (historia departemento)

Brassó (braŝO) estis historia reĝa departemento en la sud-orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio; hungare Brassó vármegye, rumane: Comitatul Braşov, germane: Komitat Kronstadt.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Brassó

Demografio redakti

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio redakti

Estis 3 distriktoj:

La departemento situis en sudaj Karpatoj. Grava rivero estas Olt. Karpatoj estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo (kiun nur Olt trairas). Tuj post tuj la departementejo troviĝas grava montpasejo al Bukareŝto.

En la 12-a jarcento saksoj are setlis. Ili ricevis aŭtonomion ĝis 1876. Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. Ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj, eĉ de hungaroj, se la saksoj kontraŭdiris. En 1849 Józef Bem okupis kaj longe tenis la regionon. La departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj. En 1879 pretiĝis fervojo Transilvanio-Bukareŝto. Oni faris komunan trapasejon en Predeal. En 1916 la rumana armeo atakis Predeal, poste Transilvanion, ĉar angloj promesis Transilvanion. Tie ne estis hungara armeo, ĉar tiam Rumanio estis alianca lando. Precipe kun germana helpo oni sukcese repuŝis la rumanojn. En 1919 la rumanoj sukcese okupis Transilvanion, eĉ dum mallonga tempo preskaŭ tutan Hungarion.

Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. En la sekvaj jardekoj la saksoj estis disfrakasitaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Censo de Hungario en 1880 (hungare) Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti