Brazil-Argentina Milito

La Brazil-Argentina Milito (Guerra del Brasil en hispana en Argentino, kaj Guerra da Cisplatina en portugala en Brazilo), estis armita konflikto inter la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata - ĵus sendependigitaj de la Regno de Hispanio - kaj la Brazila Imperio, pro la posedo de la teritorioj kiuj korespondas al la aktuala Orienta Respubliko Urugvajo kaj parto de la aktuala brazila subŝtato Suda Rio-Grande kaj kiu okazis el 1825 al 1828.

El Juramento de los Treinta y Tres Orientales (La ĵuro de la Orientaj Tridektriuloj), pentraĵo de Juan Manuel Blanes.
La argentina prezidanto Bernardino Rivadavia apogis dekomence la militon, sed poste klopodis alveni al la paco iel ajn, pro kio estis elpostenigita.

En 1816, nombraj kaj bone preparitaj trupoj de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo komencis invadon brazil-portugalan de la Orienta Provinco kaj de preskaŭ la tuto de la Misiones, realigante ankaŭ alirojn en la provincojn Corrientes kaj Entre Ríos.

En 1821 la tiam nomata Orienta Provinco, antaŭe konata kiel Banda Oriental kaj aktuala Urugvajo, post esti malvenkita José Gervasio Artigas la antaŭan jaron en la Batalo de Tacuarembó, estis aligita al Brazilo laŭ la nomo Provincia Cisplatina.

Post kvin jaroj, en 1825, kaj danke al la apogo de la registaro de Argentino, grupo de orientanoj kaj de devenantoj de aliaj provincoj, nome la Orientaj Tridektriuloj estritaj de Juan Antonio Lavalleja, eniris en la Orienta Provinco por forigi la okupantoj el Brazilo; kun la posta helpo de Fructuoso Rivera, dum malmultaj monatoj sukcesis retirigi la brazilan armeon kaj la 25-a de aŭgusto, en la Kongreso de Florida, deklaris la sendependon de la orienta teritorio disde Brazilo kaj ties unuigo kun la aliaj provincoj kiuj kunformis la novan ŝtaton Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata, poste Argentino. Brazilo deklaris la militon kontraŭ Argentino.

Kvankam dekomence la trupoj de la Brazila Imperio estis superaj al tiuj de Argentino, la Unuiĝintaj Provincoj venkis super Brazilo en multaj bataloj dum lukto de tri jaroj tere kaj mare; la Batalo de Ituzaingó, estis la plej grava.

Tamen, la ekonomiaj kaj politikaj problemoj generitaj ĉe ambaŭ ŝtatoj, kaj ĉefe, la blokado de la Ŝiparo de Brazilo al la haveno de Bonaero kaj la surtera aenvenko (ĉar Colonia del Sacramento kaj Montevideo estis sub kontrolo de Brazilo dum la tuta konflikto) konsilis iniciati pacnegocadon. En 1827, la argentina delegito Manuel José García, tro senkonsulte en sia misio, subskribis provizoran pacinterkonsenton kun la brazilanoj kiu agnoskis la suverenecon de la Imperio sur la Orienta Provinco kaj engaĝiĝis al pago al Brazilo de milita kompenso. La prezidanto Bernardino Rivadavia deklaris maldeca la pacinterkonsenton, malakceptis ĝin kaj prezentis poste sian demizion.

La konflikto pluis ĝis la 27-a de aŭgusto de 1828, kiam la reprezentantoj de la registaro de la Respubliko de la Unuiĝintaj Provincoj, kaj de la Brazila Imperio, subskribis la Provizoran Packonvencion, kiu akceptis la sendependecon de la Orienta Provinco kaj la finon de la milito.