La Brazila lutrogiganta lutro (Pteronura brasiliensis) estas karnovora mamulo de Sudameriko. Ĝi estas la plej longa membro de la familio de Musteledoj, aŭ Musteloj, tutmonde sukcesa grupo de predantoj, kiu atingas ĝis 1.7 m de longo. Maltipa ĉe musteledoj, la Brazila lutro estas sociema specio, kies familigrupoj tipe havas 3 al 8 membroj. La grupo estas centrata ĉirkaŭ dominanta reproduktanta paro kaj estas tre kohera kaj kunlaborema. Kvankam ĝenerale pacema, la specio estas teritoriema, kaj agresema kiel oni observis foje inter grupoj. Tiu giganta lutro estas taga, kaj aktiva nur dum la tagolumaj horoj. Ĝi estas la plej bruema specio de lutro, kaj oni dokumentis distingajn voĉojn kiuj indikas alarmon, agresemon, kaj reasekuron.

Pteronura brasiliensis zoo Brasilia 01.jpg
Pteronura brasiliensis zoo Brasilia 01
Giantotter
Arealo

Ties teritorio koincidas kun la Amazona Baseno kaj pli sude.