Brazila milita puĉo de 1964

La milita puĉo de 1964 en Brazilo, estas eventaro de la 31-a de marto de 1964, okazintaj en Brazilo, kiuj igis puĉon kontraŭ la ŝtato (numtempe, 2005, iuj historiistoj diras ke estis civita kaj milita puĉo) kiu haltis la estrado de prezidanto João Belchior Marques Goulart, ankaŭ konata kiel Jango, kiu estis demokratie elektita vicprezidanto per PTB (Partido Trabalhista Brasileiro, Brazila Laborista Partio) - dum sama elektado kiu kondukis Jânio da Silva Quadros al prezidanto per UDN (União Democrática Nacional, Nacia Demokratia Unio) - Jânio rezignis pri sia rolo samjare kiam li akiris ĝin (1961), Joâo Goulart, kiu devus esti la prezidanto laŭ la tiama konstitucio, publikigita dum 1946, estis en komunisma Ĉinio. Dekstraj militantoj akuzis Jangon pri esti komunista, kaj malpermesis lin por esti prezidanto, dum prezidanta reĝimo. Politika kontrakto estis farita kaj la brazila perlamento kreiis la parlamentan reĝimo kun João Goulart kiel ŝtatestro. Je 1963 balotade la brazila popolo elektis la revenon de prezidanta reĝimo, kaj João Goulart estas finfine la prezidanto de la brazila republiko kun vastaj povoj. La milita puĉo de 1964 submetis Brazilon al diktaturo, kiu daŭris ĝis 1985, kiam, ne rekte, estis elektita la unua civita prezidanto de post 1964-a puĉo, Tancredo Neves.

Humberto de Alencar Castello Branco, unua prezidanto de milita puĉo de 1964

Iuj, tamen, konsideras ĝin kiel politikan movadon kun duobla celo, aperita el soveta pligrandigado kaj deziro por nacia plibonigo, kiu kondukis la landon al escepta reĝimo, kiu unuflanke haltus la kreadon de totalisma reĝimo, kaj aliflanke estus responsa por Brazilo esti unu el la plej grandaj ekonomioj el la mondo.

Historiaj Arĥivoj la Operacio Brother Sam kaj la Operacio Popeye redakti

Ĉar registaraj arĥivoj de Lyndon Johnson pruvus, dudek jaroj post, estis farita milita operacio kiu nomiĝis kiel "Operacio Brother Sam" por agi en Brazilo kune kun Operacio Popeye de la militaj puĉistoj.

En 1962, preskaŭ kvin mil da usonanoj eniris en Brazilo, nombro plimulte supera al la historia meznombro laŭ studo de Jorge Ferreira en Rev. Bras. Hist. vol 24 no 47, São Paulo 2004, "La strategio de batalado: stari antaŭ al la popola movado"

La "Brother Sam" celis doni brulaĵojn kaj armilojn al militaj puĉistoj.

Destino Manifesto redakti

La Brazilo estis kaj estas enhavita por Usono en la doktrino de Destino Manifesto, kiu diras: "La pligrandigado de Usono sur amerika kontinento, ekde la Artko ĝis la Suda Ameriko, estas la destino de nia gento (...) kaj nenio povas halti ĝin". Kaj ĝi estas pretigita per la diraĵo: "Ameriko al la amerikanoj"

Vidu ankaŭ redakti

  • AI-5 - La Institucia Akto Numero Kvin