Brazila portugala

formo de portugala lingvo parolata en Brazilo

La Brazila portugala (en portugala brasileiro, aŭ português do Brasil) estas serio de dialektoj de la portugala lingvo uzita ĉefe en Brazilo. Ĝi estas parolata de proksimume la 200 milionoj da loĝantoj[1] el Brazilo kaj de kelkaj milionoj da brazilaj elmigrintoj, ĉefe en Usono, Paragvajo, Japanio, Portugalio, kaj Argentino. La Brazila portugala havis sian propran disvolviĝon. Kiel rezulto, tiu varianto de la Portugala lingvo estas iome diferenca, ĉefe laŭ fonologio, el la varianto parolata en Portugalio kaj en aliaj portugal-parolantoj landoj (la dialektoj de aliaj landoj, parte pro la pli ĵusa fino de la portugala koloniismo en tiuj regionoj, havas pli proksiman konekton al nuntempa eŭropa portugala). Tiuj diferencoj estas kompareblaj al tiuj inter Usona angla kaj Brita angla aŭ inter la hispana de Hispanio kaj hispana de Ameriko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-08. Alirita 2013-10-01.