Brehm-memorigloko (Renthendorf)

muzeo en Germanio

La Brehm-memorigloko (germane Brehm-Gedenkstätte) estas muzeeto pri la konataj Brehm-oj, germanaj esploristoj pri bestoj, en Renthendorf, Dorfstraße nr 22.

Brehm-memorigloko
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Renthendorf
Koordinatoj 50° 48′ 24″ N, 11° 50′ 49″ O (mapo)50.8067711.84697Koordinatoj: 50° 48′ 24″ N, 11° 50′ 49″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Brehm-memorigloko (Renthendorf) (Germanio)
Brehm-memorigloko (Renthendorf) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Brehm-memorigloko (Renthendorf) (Turingio)
Brehm-memorigloko (Renthendorf) (Turingio)
DEC
Map
Brehm-memorigloko
vdr
Loĝejo de Brehm en Renthendorf, hodiaŭ muzeeto.
Ŝildo antaŭ la muzeo.

La loko redakti

Sur altaĵo ĉe la norda rando de Renthendorf staras domo el ruĝaj brikŝtonoj, la iama loĝejo de la Brehm-oj, nuntempe muzeeto. Apudas la paroĥestrejo, la kirko kun tombejo, la paroĥestra garbejo kaj la feria hejmo Brehm-Schullandheim..

Tie ĉi vivis kaj laboris Christian Ludwig Brehm kaj Alfred Edmund Brehm, tie ĉi ili ankaŭ entombigitis. La birda pastoro Christian Ludwig kaj lia filo, la bestopatro Alfred Edmund tutmonde renomiĝis kiel ornitologoj kaj zoologoj. La patra merito estas ankaŭ la popularigo de naturscienco i.a. per la verkado de Illustriertes Thierleben, kio iĝis vere popollibro kun multaj eldonoj.Titolo kaj aŭtoro kunfandiĝis ekde la ankoraŭ de la verkisto mem prilaborita 2-a eldono al Brehms Tierleben (10 volumoj).

Vidindas ankaŭ la Brehm-a bird-observejo ĉe la monteto Baderberg kun 2 kilometrojn longa naturkona padeto Brehm-Naturlehrpfad.

Priskribo de la muzeo redakti

La plej juna de la tri Brehm-filinoj Frieda povis en 1946 realigi longe deziritan intencon fari memoriglokon en la loĝejon de la patro. Post ŝia morto (1952) la lasta Brehm-ano Hans Renatus donacis la tuton al la komunumo. Hodiaŭ multaj oritinalaj objektoj dokumentadas en ok salonoj la vvivon kaj la agadon de la Brehm-oj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 133

Eksteraj ligiloj redakti