Breiðafjörður

fjordo en Islando

Breiðafjörður (laŭvorte: Larĝa fjordo) estas fjordo en Islando.

Breiðafjörður
Insuloj en Breiðafjörður. Malproksime videblas la glaĉero Snæfellsjökull
Insuloj en Breiðafjörður. Malproksime videblas la glaĉero Snæfellsjökull

Insuloj en Breiðafjörður. Malproksime videblas la glaĉero Snæfellsjökull

Akvejo Atlantiko
Termaso Vestfirðir, Snæfellsnes
Geografia situo 65° 15′ N, 23° 15′ U (mapo)65.25-23.25Koordinatoj: 65° 15′ N, 23° 15′ U (mapo)
Breiðafjörður (Islando)
Breiðafjörður (Islando)
DEC
Breiðafjörður
Breiðafjörður

Map

Larĝo ĝis 40 km
vdr

Geografio redakti

Breiðafjörður situas en okcidenta parto de Islando, inter Vestfirðir (inter alie la marbordo Barðaströnd) norde kaj Snæfellsnes sude, kaj estas parto de Atlantiko.

Larĝo de la fjordo estas ĝis 40 km. Dum klaraj tagoj disde ĝia suda bordo videblas ĝia norda bordo.

Breiðafjörður estas dispartigita je multaj etaj fjordoj. En ĝi situas pli ol tri mil insuloj kaj ŝeroj.

La plej alta insulo estas Klakkeyjar — 95 msm. Inter ceteraj insuloj estas Flatey, Skáleyjar (islande: Skáleyjar), Hvallátur kaj Sviðnur (islande: Sviðnur).

Geologio redakti

Breiðafjörður formiĝis rezulte de fortaj tektonaj moviĝoj kaj de aktiva vulkanismo dum la mioceno, antaŭ 7—14 milionoj da jaroj. Komence estis formita la norda, poste la suda bordo.

En Breiðafjörður — sur ĝiaj bordoj, insuloj kaj fundo — ekzistas pluraj tervarmaj akvofontoj.

Tajda altiĝo de akvonivelo foje atingas ses metrojn.

Flaŭro kaj faŭno redakti

En Breiðafjörður vivas diversaj bestoj kaj plantoj, en tiu nombro raraj.

Subakve ekzistas algaroj, kiuj estas konvena vivloko por fiŝoj kaj krustacoj. Surborde kreskas ĝis 230 specioj de plantoj kaj havas nestojn ĝis 50 specioj de maraj birdoj, en tiu nombro blankvosta maraglo, kormoranoj, procelariedoj. Sur la bordoj kaj insuloj renkonteblas ordinara foko kaj ringofoko, en malferma akvo — diversaj specioj de balenoj.

Ekonomio redakti

La sola konstante loĝata insulo estas Flatey. Sur kelkaj insuloj oni konstruis feridomojn, kiuj estas uzataj por somera ripozo. Ekzistas ankaŭ paŝtejoj por brutoj.

La urbo Stykkishólmur estas ligita per regula prama trafiko tra Breiðafjörður kun Vestfirðir kaj la insulo Flatey.

Oni planas konstrui en Breiðafjörður tajdocentralon.

Eksteraj ligiloj redakti