Bremenaj muzikistoj

fabelo kolektita de la Fratoj Grimm (en 1819)

La Bremenaj muzikistoj (germana: Bremer Stadtmusikanten) estas germana fabelo unue kolektita kaj eldonita de la Fratoj Grimm en 1819 en la libro Kinder- und Hausmärchen (laŭvorte "porinfanaj kaj pordomaj/porfamiliaj fabeloj", esperantlingva titolo Elektitaj fabeloj de la Fratoj Grimm). Ĝi rakontas pri kvar maljunaj, maltraktataj bestoj, koko, kato, hundo kaj azeno, kiuj decidis forlasi siajn farmajn hejmojn kaj iri al Bremeno, kie ili volas iĝi muzikistoj en la urbo. Tamen, survoje la bestoj trovis dometon de rabistoj, forpelis ilin kaj prenis la dometon de la rabistoj kiel sian novan hejmon.

Die Bremer Stadtmusikanten
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fratoj Grimm, Jacob Grimm, Wilhelm Grimm
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1819
Ĝenro fabelo
vdr
Statuo de la bremenaj urbmuzikantoj.

Fama statuo de la Bremenaj muzikistoj staras en Bremeno, de Gerhard Marcks de 1953. Tiu statuo uzas la klasikan pozon de la bestoj, en kiu la hundo staras sur la azeno, la kato staras sur la hundo kaj la koko staras sur la kato, do formante bestan turon. Ankaŭ aliaj statuoj de la fabelaj muzikistoj estas en Bremeno.

La fabelo estas unu de la plej popularaj kaj konataj de la Fratoj Grimm.