Bretonoj (en bretona lingvo: Bretoned, bretona prononco: [breˈtɔ̃nɛt]) estas kelta[1][2] etna grupo loĝanta en la regiono Bretonio en Francio. Ili havas multon de sia kultura heredo el grupoj de Britoniaj parolantoj kiuj elmigris el sudokcidenta Granda Britio, precipe el Kornvalo kaj Devono, ĉefe dum la Angla-Saksa invado de Britio. Ili elmigris laŭ tajdoj inter la 3a kaj la 9a jarcentoj (ĉefe de 450 ĝis 600) en Armorikon, kiu rezulte estis nomita Bretonio laŭ ili.[3]

Bretonoj
loĝantaro
KeltojFrancojloĝantaro
Keltoj
Suma populacio
7000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
bretona lingvofranca lingvo
Religio
katolikismo
vdr
Fest-noz en Septembro 2007 kiel parto de Mill Góll festivalo.
Regiona statistiko de Bretonparolantoj, en 2004.
La moderna flago de Bretonio: Gwenn-ha-du (Nigra-blanka).

La ĉefa tradicia lingvo de Bretonio estas Bretona (Brezhoneg), parolata en Okcidenta Bretonio (t.e. la okcidenta parto de la duoninsulo). Bretona estis parolata de ĉirkaŭ 206,000 homoj en 2013.[4] La alia ĉefa minoritata lingvo de Bretonio estas Galoa lingvo; Galoa estas parolata nur en Orienta Bretonio, kie Bretona estas malpli dominanta. Kiel unu el la Britonaj lingvoj, la Bretona havas fortan rilaton kun la Kornvala lingvo kaj pli malproksime kun la Kimra lingvo, dum la Galoa estas unu el la latinidaj lingvoj de oïl. Nuntempe, la denaska lingvo de plejparto el Bretonoj estas norma Franca.

Bretonio kaj ties popolo estas enkalkulata kiel unu el la ses Keltaj nacioj. Etne, kun la Kornvalanoj kaj la Kimroj, Bretonoj estas keltaj Britonoj. La fakta nombro de etnaj Bretonoj en Bretanio kaj Francio kiel tuto estas malfacile taksebla ĉar la registaro de Francio ne kolektas statistikon pri etneco. La loĝantaro de Bretonio, bazita sur ĉirkaŭkalkulo de Januaro 2007, estis 4,365,500.[5] Oni diris, ke en 1914 ĉirkaŭ 1 miliono da personoj parolis Bretonan okcidente de la limo inter la regionoj de parolantoj de Bretona kaj de Galoa, nome ĉirkaŭ 90% el la loĝantaro de la okcidenta duono de Bretonio. En 1945, estis ĉirkaŭ 75%, kaj nuntempe, en la tuta Bretonio, la plej optimisma ĉirkaŭkalkulo estus ke nur 20% el Bretonoj povas paroli Bretonan. Bretonio havas loĝantaron de ĉirkaŭ kvar milionoj, inklude la departementon Loire-Atlantique, kiun la Reĝimo de Vichy separis el la historia Bretonio en 1941. 75% el la ĉirkaŭkalkulitaj 200,000 al la 250,000 Bretonaj parolantoj kiuj uzas Bretonan kiel ĉiutaga lingvo nuntempe estas super la aĝo de 65.

Forta historia elmigrado kreis Bretonan diasporon ene de Franciaj limoj kaj en transmaraj departementoj kaj teritorioj de Francio; ĝi estas ĉefe establita en la areo de Parizo, kie pli ol unu milionoj da personoj postulas Bretonan heredon. Ankaŭ multaj bretonaj familioj elmigris al Ameriko, ĉefe al Kanado (partikulare al Kebekio kaj al Atlantika Kanado) kaj al Usono. Homoj el la regiono Bretonio estis inter la unuaj blankulaj setlantoj kiuj porĉiame setlis en la Franca Karibio, t.e. Dominiko, Gvadelupo kaj Martiniko, kie oni povas ankoraŭ vidi restaĵojn de ilia kulturo. La nuraj lokoj ekster Bretonio kiuj ankoraŭ retenas gravajn Bretonajn kutimojn estas en Île-de-France (ĉefe en la kvartalo Montparnasse en Parizo), Le Havre kaj en Îles des Saintes, kie grupo de Bretonaj familioj setlis en la mezo de la 17a jarcento.

Notoj redakti

  1. Minahan, James (2000). One Europe, Many Nations: A Historical Dictionary of European National Groups. Greenwood Publishing Group. p. 179. ISBN 0313309841. "The Cornish are related to the other Celtic peoples of Europe, the Bretons,* Irish,* Scots,* Manx,* Welsh,* and the Galicians* of northwestern Spain" Alirita la 14an de Oktobro 2018.
  2. Minahan, James (2000). One Europe, Many Nations: A Historical Dictionary of European National Groups. Greenwood Publishing Group. p. 766. ISBN 0313309841. "Celts, 257, 278, 523, 533, 555, 643; Bretons, 129-33; Cornish, 178-81; Gali- cians, 277-80; Irish, 330-37; Manx, 452-55; Scots, 607-12; Welsh"
  3. Koch, John (2005). Celtic Culture: A Historical Encyclopedia. ABL-CIO. p. 275. ISBN 978-1-85109-440-0. Alirita la 14an de Oktobro, 2018.
  4. "Breton". Ethnologue. Alirita la 14an de Oktobro 2018.
  5. "Breton Language". Alirita la 14an de Oktobro 2018.