Breviarium LulliBrevarium Sancti Lulli estas posedaĵregistro latinlingva de Abatejo Hersfeld, Germanujo. Troviĝas ene ĉio kion la klostro posedis dum la tempo de sia fondinto kaj majenca ĉefepiskopo Lull.

Tabulo 1 (fol. 34) el la skribitaĵo

Historio redakti

La registro konserviĝis nur per kopio novredaktita kies fonto estas alia novredaktitaĵo el la fino de la 9-a jarcento. Ĝi troviĝas en la plej malnova hersfelda kopiaro Liber de libertatibus locorum Hersfeldensium el la 12-a jarcento sur la paĝoj 33-35. Ĝi skribitis ĉ. 1150 kaj nur fragmentoj nuntempe ekzistas de ĝi. Krome la libro havas ankaŭ aliajn kopiojn de dokumentoj papaj kaj reĝaj. Ĝi estis skribita sur pergamento en gotikaj minuskloj kun grandeco de 25,3 × 16,3 cm. La bindaĵo el la 15-a jarcento havas bendon sur lignaj kovriloj; surbende estas multaj makoloraj ornamaĵoj.

Komenciĝas la registro je p. 33 kun jena frazo latina: Breviarium sancti Lulli arĉiepiscopi. Breve com(pendium) de illis rebus, que pertinent ad monasterium quod dicitur Herolfesfeld, quod construxit sanctus Lullus archiepiscopus Mog(untinus) in marca Hassorum in Buchonia in ripa fluminis Fulda et tradidit domno imperatori Karolo.[1] Poste la tuto dividiĝas ej tri ĉefaj partoj, tabuloj. La unua enhavas donacitaĵojn de Karolo la Granda ĝis la morto de Lull en la 786-a jaro. Kelkaj aldonitaĵoj estas verŝajne el la jaroj inter 802 kaj 814. La dua tabulo citas akiritaĵojn de Lull kaj donojn de liberaj personoj ĝis la transdono de la klostro al reĝo Karlo en 775. Kelkaj kompletigantaj vortoj venis ĝis la morto de Lull en 786. Sekve oni supozas ke la priskribita posedaĵaro estis transdonita al la monaĥoj inter 755 kaj 786. Ĉe la tria tabulo estas nur venigoj el la manoj de liberaj personoj post la efektivigita transdono klostra al imperiestro Karlo: temas ĉi tie pri aĵoj de post 775. La tempa fino de tiu ĉi tabulo kiel ankaŭ de la tuta registro supozatas en la epoko de inter 802 kaj (plej malfrue) 815, la finiĝanta regadotempo de Karlo; dokumentoj skribitaj post 815 ne plu troveblas ene.

Surtabulare la komunumoj geografie ordigatas. Sur la unua kaj la dua menciatas une la posedaĵaro en Hersfeld mem. La plejmulto de la aliaj lokoj estis en Turingio, kiu sur la tabuloj 1 kaj 2 oftege aperas. Sekvas unuatabule lokoj ĉe Wetterau kaj ĉe Wormsgau. Duatabule legeblas lokonomoj el Lahngau kaj Hessengau. Inicialoj kaj la unuaj literoj de la propraj nomoj ruĝas. La posedaĵoj ĉiam menciatas per huboj kaj mansoj kaj fine de ĉiu tabulo estas kalkulo de la tuto. Malkomence de la tria tabulo troveblas la sumo de ĉiuj ĉifroji kaj indiko de lan nombro de la monaĥoj de Hersfeld.[2]

Tamen la sumo kalkulita kaj ĉetabule kaj finkalkule malkorektas. Kaŭzo povas esti la suplementoj el la fino de la 9-a jarcento. Krome malklaras la vera grandecsignifo de la mezurtermenoj.[3] Krome la termeno villa povas signifi kaj bienon kaj tutan vilaĝon kamparan.[4]

Multaj komunumoj en Thüringen, Saksio-Anhalto kaj Hesio (ekz. Kölleda, Kirchscheidungen Borken kaj ties hodiaŭa kvartalo Großenenglis) ŝuldiĝas sian unuan mencion al Breviarium Lulli. Sekve la registro estas, kun la resumoj de Codex Eberhardi, por hesianoj kaj turingianoj unu el la plej gravaj fontoj regionhistoriaj por la tempo de la Karolidoj. Konservoloko de tiu altvalora objekto estas la Ŝtata arĥivejo en Marburg.

Literaturo redakti

  • Thomas Franke (eld.): Breviarium sancti Lulli. Ein Hersfelder Güterverzeichnis aus dem 9. Jahrhundert, Selbstverlag Landkreis Hersfeld-Rothenburg, Bad Hersfeld 1986 (faksimilo).
  • Josef Hörle: Breviarium sancti Lulli - Gestalt und Gehalt. Che: Archiv für mittelrheinische Kirchengeschichte. Band 12. Verlag der Jägerschen Buchdruckerei, Speyer am Rhein 1960, p. 18–52.
  • Hans Weirich, Karl Hörges: Urkundenbuch der Reichsabtei Hersfeld. Che: Veröffentlichung der historischen Kommission für Hessen und Waldeck. XIX, Band 1. Kommissionsverlag der N.G. Elwertschen Buchhandlung, Marburg 1936, p. 68–74.
  • Georg Landau: 'Breuiarium sancti Lvlli archiepiscopi. Che: Zeitschrift des Vereins für hessische Geschichte und Landeskunde. Band 10, 1865, p. 184–192

Notoj redakti

  1. Traduko: Eta registro de la havaĵoj de monaĥejo kiu nomiĝas Herolfesfeld, kiun la majenca ĉefepiskopo Lull konstruigis en la hesia markio Buchonia ĉe la Fulda-riverbordo; li transdonis ĝin al imperiestro Karlo.
  2. Continentur enim in summa hube ML et mansus DCĈCV. Numerus fratrum est CL. (Sume oni havas 1050 hubojn kaj 795 mansojn; enmonaĥeje vivas 150 fratoj)
  3. Walter Schlesinger, Vorstudien zu einer Untersuchung über die Hufe in Ausgewählte Aufsätze von Walter Schlesinger 1965–1979 (Vorträge und Forschungen 34), Sigmaringen 1987, p. 485
  4. Thomas Franke, Breviarium sancti Lulli, p. 10

Eksteraj ligiloj redakti