Brian W. KERNIGHAN ([BRAjen KEnien], naskita en 1942 en Toronto) estas komputikisto. Li estas profesoro en la Universitato Princeton.

Brian Kernighan
Persona informo
Naskonomo Brian Wilson Kernighan
Naskiĝo 1-an de januaro 1942 (1942-01-01) (82-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj angla
Ŝtataneco KanadoUsono
Alma mater Universitato de TorontoUniversitato Princeton
Okupo
Okupo komputosciencistoinĝenieroprogramistoverkistoprofesoro • universitata instruisto
Verkoj AWK
AMPL
The C Programming Language
Unikso
TTT
Retejo http://www.cs.princeton.edu/~bwk/
vdr

Li konatiĝis interalie per sia kunaŭtorado (kun Dennis Ritchie) de la libro The C Programming Language (la programadlingvo C). Kvankam Kernighan ĉiam diris, ke la kreado de C estis nur verko de Ritchie, la alfabeta ordo donis al li la unuan lokon inter la du aŭtoroj, kiujn oni citas nur kiel "Kernighan kaj Ritchie".

Kune kun Alfred Aho kaj Peter Weinberger li planis kaj verkis la programon AWK kaj ties programlingvon. AWK estas nomita laŭ la inicialoj de la tri verkintoj.

Kune kun Rob Pike li verkis kelkajn respektajn librojn pri programado: The UNIX Programming Environment (Programada Ĉirkaŭaĵo UNIX), The Practice of Programming (Praktiko de Programado).

Eksteraj ligiloj redakti