Brice HORTEFEUX (Esperantigite Briso Ortefe) (naskiĝis la 11-an de majo 1958 en Neuilly-sur-Seine) estas franca politikisto. La 8-a de junio 2007 li fariĝis en la ministraro dua de François Fillon la "ministro pri enmigrado, integrigo, nacia identeco kaj kunevoluigo", tio estas tute nova posteno.

Brice HORTEFEUX
Brice Hortefeux
Brice Hortefeux
Persona informo
Brice Hortefeux
Naskiĝo 11-a de majo 1958
en Neuilly-sur-Seine
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Paris-NanterreInstituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de Parizo • Institut national des études territoriales vd
Partio Rassemblement Pour la RépubliqueUnuiĝo por Popola Movado vd
Familio
Edz(in)o Valérie Hortefeux vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas la filo de bankisto el Neuilly-sur-Seine kaj de instruistino pri historio kaj geografio, kiu interalie kreis la centron Retravailler en Clermont-Ferrand. Li obtenis universitatan licencion pri privata juro en 1982, kaj magisterdiplomon pri publika juro en 1984. Li sekve eniris la Instituton pri Politikaj Studoj de Parizo, el kiu li rapide eliris sen diplomo por fariĝi teritoria administristo.

Brice Hortefeux estas tre kara amiko de la prezidento Nicolas Sarkozy depost 1976. Li estas ofte rigardita kiel la ĉefhelpanto de la prezidento : li estis cetere unu el la atestantoj okaze de la unua edziĝo de Sarkozy, kaj baptopatro de unu el liaj filoj.