Brido

Brido estas laŭ PIV rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto por konduki kaj gvidi ĝin. Krome ĝi povas esti ankaŭ haltigilo aŭ bremso. Tiusence, "bridi" povas esti similsignifa al bremsi.

Detaloj de ĉevalaj bridoj ĉekape.
Anglastila ĉevalbrido

Iuj bridoj inkluzivas okulajn kovrilojn desegnitajn por certigi, ke la besto konservas antaŭan rigardon fokusitan dum la tuta veturo. Aliaj premas la lipon kaj makzelon de la besto tiel malebligante ĝin malfermi sian buŝon por nedezirataj celoj.

Ekzistas ankaŭ bridoj, kiuj povas esti ligitaj al la selo, tiel ke la besto ne povas klini sian kapon tro multe. Tiaj ĉefe celas ĉevalojn, sur kiuj rajdas malgrandaj infanoj, al kiuj mankas la fizika forto tiri la veturrimenoj por levi la kapon de la besto dun rajdado.

Brido konsistas el:

Vidu ankaŭ redakti

Duasenca signifo redakti

En plumaro de birdoj la termino "brido" aludas al la parto ĉirkaŭ la bekobazo, iel simila al la areo de la ĉevalkapo, kie situas la ĉevalbridoj. Ofte tiuj areoj havas kolorajn markojn, kiuj utilas por diferenci diversajn birdospeciojn, kaj simile povas utili por nomigi speciojn, kiel tiu de la bridosturnoj, Creatophora cinerea.