Brihuega estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi konsistas el kelkaj disaj domaroj, nome Archilla, Balconete, Brihuega, Castilmimbre, Cívica, Fuentes de la Alcarria, Hontanares, Malacuera, Olmeda del Extremo, Pajares, Romancos, Tomellosa, Valdesaz, Villaviciosa de Tajuña kaj Yela.

Brihuega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19400
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Luis Manuel Viejo Esteban
Demografio
Loĝantaro 2 734  (2023) [+]
Loĝdenso 8,35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 2° 52′ U (mapo)40.760555555556-2.8691666666667Koordinatoj: 40° 46′ N, 2° 52′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 296,41 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Brihuega (Hispanio)
Brihuega (Hispanio)
DEC
Brihuega
Brihuega
Situo de Brihuega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brihuega [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas brihuego. La censita loĝantaro en 2016 estis de 2 476 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,35 loĝ/km².

Submunicipaj setlejoj redakti

Setlejoj Loĝantoj (2016)
Archilla 24
Balconete 66
Brihuega 1998
Castilmimbre 14
Cívica 13
Fuentes de la Alcarria 16
Hontanares 29
Malacuera 24
Olmeda del Extremo 15
Pajares 7
Romancos 136
Santa Clara 26
Tomellosa 37
Valdesaz 50
Villaviciosa de Tajuña 7
Yela 14

Situo redakti

Brihuega situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 920 m super marnivelo; je 33 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 195 km el Toledo kaj je 100 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 296,41 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Ĝi estas sur altebenaĵo en la valo de la rivero Tajuña.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: Muduex kaj Gajanejos Norde: Gajanejos, Ledanca, Argecilla, Almadrones Nodoriente: Alaminos, Cogollor, Valderrebollo
Okcidente: Trijueque kaj Valdegrudas   Oriente: Solanillos del Extremo, Barriopedro
Sudkcidente: Caspueñas, Valdeavellano, Valfermoso de Tajuña Sude: Irueste, Yélamos de Abajo, Yélamos de Arriba, San Andrés del Rey Sudoriente: Budia, Henche

Historio redakti

 
Pordego de la Kateno, parto de la murego de Brihuega.

Ĝia deveno troviĝas en keltibera setlejo nomita Brioka, el kio derivis la aktuala nomo.

 
Strato kaj arko de la murego.

La araba reĝo Al-Mamuno de la tajfo de Toledo aprezis tiun zonon pro siaj riĉaj ĉasejoj, kaj gastis en sia palaceto de Brihuega sian amikon Alfonso, reĝo de Leono, kiam en 1072 tiu estis venkita en la batalo de Golpejera fare de sia frato Sanĉo la 2-a de Kastilio kaj elpelita el sia regino.

 
Preĝejo de Sankta Filipo.

Alfonso la 6-a tuj samjare konkeris la Regnon Kastilio kaj krome en 1085 la valon de la rivero Tajuña. En 1086 li donis Brihuega al la arkiepiskopo Raimundo de Toledo, unua konstruanto de la fortikaĵo kiu prezidas la valon de la rivero Tajuña.

Dum multa tempo la vilaĝo estis ĉirkaŭita de muregoj, kiujn finkonstruigis jam en la 13-a jarcento la ankaŭ arkiepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada, kiu en 1242 donsi foruon al Brihuega.

Pro diversaj historiaj cirkonstancoj ĝi estis scenejo de gravaj militaj okazaĵoj. En decembro 1710 ĝi estis atakita de la trupoj de Filipo la 5-a, komanditaj de la duko Louis-Joseph de Vendôme en milita batalo grava en la irado de la Milito de sukcedo. La britaj trupoj de la generalo James Stanhope devis kapitulaci.

Meze de la 18-a jarcento oni fondis en Brihuega la Reĝan Fabrikon de Tolaĵoj. Kvankam ĝi estis unu de la industriaj instalaĵoj plej prestiĝaj de la lando, en 1835 ĝi fermis siajn pordojn; tamen ĝi pluefunkciis private ĝis la Enlanda Milito.

El la komenco de la Enlanda Milito, en Brihuega, la anoj de la CNT, starigis la sistemon de la Liberecana Komunismo (anarkiismo). Laŭ tiama kinreĝisoro, Armand Guerra, Brihuega estis envio por la najbaraj vilaĝoj, kien venas kamparanoj el aliaj lokoj fuĝante el malsato kaj por komunumiĝi. Li rakontas anekdoton kio okazis al li en Brihuega kiam klopodis pagi en harfrizejo, kaj la barbiro ofendite klarigis ke tie la mono jam ne funkcias, nur laboro. Li ankaŭ elstarigas la sanon kaj feliĉon de la infanoj de Brihuega kontraste kun tiu de la infanoj de Madrido.[1]

Dum la Enlanda Milito la stratoj kaj teritorioj de Brihuega estis scenejo, en marto 1937, de la Batalo de Guadalajara, kio rezultis en grava venko de la Popola Armeo de la Respubliko kontraŭ la trupoj insurekciintaj kaj de ties aliancanoj, tiam fundamente trupoj el Italio.

Post la Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de pli ol 4,000 loĝantoj en 1850 al 2,400 meze de la 20-a jarcento, tio estis oni perdis preskaŭ 2,000 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed en Brihuega, spite elmigradon, senloĝigon kaj maljuniĝon de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni supreniris al la nunaj 2 476.

Ekonomio redakti

 
Visigotaj arkoj, en la Araba Kavo, formas parton de la vidindaĵoj de Brihuega.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Arko de Cozagón kun ŝtontajlistaj markoj.
  • Preĝejo de Sankta Filipo, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
  • Preĝejo de Sankta Maria de la Roko, ankaŭ kun ŝtontajlistaj markoj.
  • Ĉe tiu templo, la araba kastelo kun parto de sia murego kaj belaj turegoj. La interno utilis ĝis nun kiel tombejo.
  • Kelkaj eroj de la murego ĉirkaŭis la vilaĝon kaj ili ligiĝas kun la Taŭrludejo, nomita, precize, "La Muralla" (la murego), formante la tuto komplekson.

Notoj redakti

  1. A través de la metralla. Armand Guerra. La Malatesta Editorial 2005.

Vidu ankaŭ redakti