Brite okupita zono de postmilita Germanio

La brite okupita zono (germane britische Besatzungszone) aŭ nordokcidenta zono (germane Nordwestzone) de Germanio post la Dua Mondmilito estis unu el kvar okupitaj zonoj, en kiu Germanio okcidente de la Odro-Niso-limo post la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio en majo 1945 estis dividita fare de la Aliancanoj.

Brite okupita zono de postmilita Germanio
Historia regiono
Flago
okupita teritorio [+]

LandoGermanio
- koordinatoj52° 20′ 29″ N, 7° 52′ 21″ O (mapo)52.3414916992197.8726196289062Koordinatoj: 52° 20′ 29″ N, 7° 52′ 21″ O (mapo)


Brite okupita zono de postmilita Germanio (Tero)
Brite okupita zono de postmilita Germanio (Tero)
la brite okupita zono de postmilita Germanio kaj la brita sektoro de Berlino ekde la 8-a de junio 1947

Brite okupita zono de postmilita Germanio (Germanio)
Brite okupita zono de postmilita Germanio (Germanio)
DEC
Brite okupita zono de postmilita Germanio
Brite okupita zono de postmilita Germanio

Map
Brite okupita zono de postmilita Germanio
Vikimedia Komunejo:  British Occupation Zone [+]
vdr
1946: nutraĵokupono por peze laborantaj laboristoj en la brite okupita zono: 62,5 gramoj da graso, 50 gramoj da viando

Priskribo redakti

La brite okupita zono de postmilita Germanio en la momento de transpreno de la okupa potenco ampleksis la prusiajn provincojn Hanovro, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Vestfalio, la nordon de la Rejnprovinco (Rejnlando), kaj la subŝtatojn Libera Ŝtato Brunsvigo, Hamburgo, Lipo, Oldenburgio kaj Ŝaŭmburgo-Lipo de la Germana Regno. La Libera Hansa Urbo Bremeno, konsistanta el la urboj Bremeno kaj Bremerhaven, komence kiel eksklavo de la usone okupita zono de postmilita Germanio estis plene ĉirkaŭita per la brite okupita zono.

Brite okupita krome estis sektoro de Berlino.

Vidu ankaŭ redakti