Britio en la Somera Olimpiko 1896

sporta delegacio

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 10 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. La sportistoj atingis 2 orajn, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon.

la irlanda naciisto John Pius Boland kontribuis ormedalon en unuopa teniso, kiu kalkulatas por la brita teamo, kaj plian ormedalon en miksnacia teamo kun germana kunulo en duopa teniso
Britio en la Somera Olimpiko 1896
Somera Olimpiko 1896 en Ateno
Flagtenanto: 
Sportistoj 10 en 7 fakoj
Medaloj
rango: 5
Oro
2
Arĝento
3
Bronzo
2
Sume
7
vdr

La britaj atletoj estis kaj la kvinaj plej sukcesaj laŭ sumaj medaloj (7) kaj same la kvinaj plej sukcesaj laŭ oraj medaloj (2). La 7 medaloj venis per 23 kontribuoj en 14 konkura eventoj.

Du tenisistoj ankaŭ ludis en miksnaciaj teamoj, kontribuante al pliaj ora kaj bronza medaloj. Tiuj medaloj ne estas nombritaj kiel parto de la brita sumo de olimpikaj medaloj.

Eksteraj ligiloj redakti