Brive-la-Gaillarde

komunumo en la departemento Corrèze de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brive-la-Gaillarde (stacidomo).

Brive-la-Gaillarde [briv la gajard] (aŭ okcitanlingve Briva la Galharda) estas franca komunumo lokita en la departemento Corrèze kaj en la geografia regiono Limoĝio. Tiu franca urbo estas unu el la subprefektejoj de la departemento. Ĝi havis 49.600 loĝantojn en 1999 (51.686 kun ĉirkaŭurbo).

Brive-la-Gaillarde
Strato Toulzac en Brive-la-Gaillarde.
Strato Toulzac en Brive-la-Gaillarde.
Strato Toulzac en Brive-la-Gaillarde.
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Devizo: Briva inferioris lemovicii caput
"Brive, ĉefurbo de Malalta Limoĝio"
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Corrèze
(subprefektejo)
Arondismento Brive-la-Gaillarde
(ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 5 kantonoj
Ĝemelurboj Guimarães, Lauf, Melitopolo, Sikasso
INSEE kodo 19031 [+]
Poŝtkodo 19100
Kodo laŭ INSEE 19031
Retpaĝaro http://www.brive.net/
Politiko
Urbestro S-ro Frédéric Soulier
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 46 916  (2017)
Loĝdenso 966 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 10′ N, 1° 32′ O (mapo)45.1588888888891.5333333333333Koordinatoj: 45° 10′ N, 1° 32′ O (mapo)
Alto 142 m
(de 102 al 315 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 48,59 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Brive-la-Gaillarde (Corrèze)
Brive-la-Gaillarde (Corrèze)
DEC
Brive-la-Gaillarde
Brive-la-Gaillarde
Situo de Brive-la-Gaillarde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brive-la-Gaillarde [+]
vdr
Blazono
Blazono

Geografio redakti

Brive troviĝas sudokcidente de la departemento, sur la rivero Corrèze : la vorto "Brive" fakte devenas de la gaŭla vorto Brivis, kiu signifas "ponto". Tiu ligna ponto trapasis grandan marĉon. Brive estas pli multhoma ol Tulle, la prefektejo de la departemento.

Historio redakti

Malnovtempe, Brive unue fariĝis trairejo de la rivero Corrèze, kiel manifestas sia gaŭla nomo Briva. La primitiva travadejo estis anstataŭita de romia ponto (la pont du Bouy), kiu estis parto de vojo el Liono al Bordozo per la valo de la rivero Corrèze. Je la nuntempa loko de Brive, tiu vojo trafis alian vojon el Poitiers al Cahors : tie naskiĝis eta vilaĝo, kiel pruvas kelkaj ruinoj de potfarejoj. La urbeto estis kristanigita dum la 5-a jarcento, fare de iu Martin, alinomita "la Hispano".

La vortoj la-Gaillarde (esperante "la fortika") devenas de la 14-a jarcento : en 1341, per reĝa ordo, la urbestroj de Brive konstruis vastan ĉirkaŭremparon, kiu kvinobligis la areon de la urbo. Dum la 18-a jarcento, Brive-la-Gaillarde spertis grandan prosperon, al kiu kontribuis la Brive-devena Guillaume Dubois, guvernisto de Filipo de Orléans kaj sekve ĉefministro.

Brive fariĝis regiona ĉefurbo de la franca partizanaro dum la Dua Mondmilito, kaj estis plie la unua franca urbo, kiu liberigis sin mem el la Germanoj.

Ekonomio redakti

Danke al variaj ekonomiaj, komercaj aŭ industriaj firmoj, Brive-la-Gaillarde estas hodiaŭ la dua ekonomia centro de Limoĝio, post Limoĝo. Ekde la 1-a de januaro de 2016 ĝi estas kun ĝia departemento inkludata en la regiono Nova Akvitanio.

Vidu ankaŭ redakti

 
Turisma oficejo de Brive
 
Junulargastejo en Brive-la-Gaillarde.