Broadstairs estas marborda urbo en la Insulo Thanet en la distrikto Thanet de orienta Kent, Anglio, ĉirkaŭ 80 mejlojn (130 km) oriente de Londono. Ĝi estas parto de la "civil parish" Broadstairs and St Peter's, kiu inkludas St Peter's, kaj havis en 2011 ĉirkaŭ 25,000 loĝantojn. Situa inter Margate kaj Ramsgate, Broadstairs estas unu el la marbordaj altirejoj de Thanet, konata kiel la "juvelo de la Thanet-a krono". La latinlingva moto estas Stella Maris ("Marstelo"). La nomo derivas el iama ŝtuparo en la kalka klifo, kiu kondukis el la sabla strando ĝis la 11a-jarcenta sanktejo de Sankta Maria sur la klifopinto.

Broadstairs
urbeto
Administrado
Poŝtkodo CT10
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 22′ N, 1° 26′ O (mapo)51.3588805555561.4394388888889Koordinatoj: 51° 22′ N, 1° 26′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Broadstairs (Britio)
Broadstairs (Britio)
DEC
Broadstairs
Broadstairs
Situo de Broadstairs

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Broadstairs [+]
vdr
Beach crowd along Joss Bay seashore, in Broadstairs during July.
Joss Bay en julio 2008.

La urbo etendas el Haine Road en la okcidento ĝis Kingsgate (nome Pordo de la Reĝo, tiel nomita laŭ la surteriĝo de la reĝo Karlo la 2-a en 1683), nome domaro en la "civil parish" St Peter parish[1] norde, kaj ĝis Dumpton sude (nomita laŭ terposedanto Dudeman kiu farmis tie en la 13a jarcento). La domaro Reading (iam Reden aŭ Redyng) Street estis establita de flandraj rifuĝintoj en la 17a jarcento.

Charles Dickens vizitis Broadstairs regule el 1837 ĝis 1859 kaj priskribis la urbon kiel "Our English Watering Place" (nia angla banloko). Li verkis David Copperfield estante en Bleak House.

Notoj redakti

 
Modernaj ŝtuparoj al la strando en Viking Bay.

Eksteraj ligiloj redakti