Brobdingnago (angle Brobdingnag) estas fikcia lando de gigantoj priskribita en dua parto de la libro La vojaĝoj de Gulivero fare de Jonathan Swift. Laŭ la libro, Gulivero vizitis ĉi tiun landon en la jaroj 1703–1705. La aŭtoro uzas Brobdingnagon kiel modelan landon, kies leĝoj kaj kutimoj estas optimumaj por homa socio, laŭ opinio de la aŭtoro.

Mapo de Brobdingnago

Loko. Ĉefurbo redakti

Laŭ la libro, Brobdingnago estas ŝtato okupanta grandan duoninsulon en la okcidento de Norda Ameriko, de kies ceteraj regionoj disigas ĝin ĉeno da vulkanaj montoj preskaŭ 50 km altaj.

Ĉefurbo de Brobdingnago estas Lorbrulgrudo; loĝantaro de Lorbrulgrudo estas ĉirkaŭ 600 000 homoj.

Specifikecoj redakti

Homoj, animaloj kaj ĉiuj objektoj (kaj naturaj, kaj faritaj de homoj) en Brobdingnago estas 12-oble pli grandaj ol en ordinaraj landoj. Ekzemple, muŝoj havas la grandecon de birdoj. Ĉi tiu regulo estas korekta eĉ pri grandeco de hajleroj (kontraŭdirante al fiziko).

Interesante, ke, laŭ konsidero de Jakov Perelman, fizika potenco de homoj kaj animaloj de Brobdingnago devas esti proporcia ne al volumeno sed al areo de sekco de muskolo; tial vivo de Brobdingnaganoj priskribito en la libro kiel simila ("proporcia") de vivo de ordinaraj homoj ankaŭ kontraxdiras al fiziko.[1] Laŭ Perelman, Brobdingnaganoj eĉ ne povus prospere elteni pezon de iliaj korpoj. Simile Perelman kritikis priskribadon de Liliputo.

Naturo redakti

Ĉiuj bordoj de la duoninsulo estas malfacilaj por albordigo de ŝipo de ordinaraj homoj, sed brobdingnaganoj ne notas problemojn inter la bordoj kaj oceano. En la oceano ili vidas ordinarajn fiŝojn estantajn tre malgrandaj por ili. Balenoj estas nemulte pli malgrandaj ol homoj de Brobdingnago kaj de tempo al tempo estas manĝataj de ĉi tiuj homoj.

Plantoj kaj animaloj de Brobdingnago kiel regulo havas siajn pli malgrandajn konformaĵojn en iu ordinara lando, ofte en Eŭropo. Sed ekzemplo de "ne eŭropa" animalo de Brobdingnago estas simio; ekzemplo de animalo de Brobdingnago sen konformaĵo en ordinaraj landoj estas splaknuko (probable, rodulo, por aspekto nemulte simila al homo de ordinara lando).

Formo de regado kaj armeo redakti

Brobdingnago estas monarkio. La estro de la ŝtato estas reĝo. Regantoj de urboj estas elektitaj, sed la aŭtoro ne priskribas sistemon de elektoj, nur skribas, ke ĝi estas "kiel en Venecio". Antaŭe en la lando okazis internaj militoj. Sed dum regado de avo de reĝo koninta Gulivero estis kontraktata packontrakto inter partioj; ekde tiu tempo en la lando estas paco.

Sed Brobdingnago havas armeon, kvankam eksteraj malamikoj ne ekzistas. La armeo konsistas el ordinaraj civitanoj, kiuj de tempo al tempo kunvenas por ekzercoj. Civilaj administratoj estas ankaŭ militaraj estroj por responda aro de homoj.

Kulturo, leĝoj kaj kutimoj redakti

Alfabeto de brobdingnaga lingvo konsistas el 22 literoj. Presarto ekzistas tre delonge, sed bibliotekoj estas ne tre granda (plej granda biblioteko enhavas ĉirkaŭ 1000 librojn).

Ĉiu jura leĝo estas tre klara kaj enhavas ne pli multe ol 22 vortojn.

Simile al plimulto de ordinaraj nacioj, brobdingnaganoj uzas sep-taga semajno. Ilia libertago estas merkredo.

Scienco kaj teĥniko redakti

Scienco de Brobdingnago konsistas nur el moralo, historio, poezio kaj matematiko. Matematiko progresigas nur kiel aplikita scienco; ĝi estas uzata por teĥniko kaj agrikulturo. Nivelo de tekniko de Brobdingnago ĉirkaŭ 1700 jaro estas simila de tiu de tiatempa Eŭropo, sed brobdingnaganoj ne scias pafarmilojn. Ili scias nur unu lando: Brobdingnago; Gulivero estas unua reprezentanto de alia lando en la historio de Brobdingnago.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti