Brodnica

urbo en nuntempa Pollando

Brodnica (jen pole, germane Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz) estas urbo en la administra provinco Kujavio-Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Brodnica. Fine de 2021 en la urbo vivis 28 865 loĝantoj.

Brodnica
germane: Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando
Brodnica (Pollando)
Brodnica (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Brodnicy
Provinco Kujavio-Pomerio
Distrikto Distrikto Brodnica
Komunumo Brodnica
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1298
Koordinatoj 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo)53.2519.4Koordinatoj: 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo)
Areo 23,15 km²
Loĝantaro 28865 (en 2021)
Loĝdenso 1 192 loĝ./km²
Poŝtkodo 87-300 do 87-302
Telefona antaŭkodo 56
Aŭtokodo CBR
TERYT 6040602011
Estro Wacław Bronisław Derlicki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kamionka 23
Poŝtkodo de estraro 87-300
Telefono de estraro 56 493-03-05
Fakso de estraro 56 498-26-26
Poŝto de estraro umb@brodnica.pl
Ĝemelaj urboj (Germanio) Strasburgo
(Danio) Brørup
(Litovio) Kedainiai
(Svedio) Kristinehamn
Komunuma retejo http://www.brodnica.pl
vdr

Historio redakti

Dua mondmilito

En la unuaj tagoj de septembro 1939 Brodnica ektroviĝis sub la germana okupado. Monaton poste la urbo kun la tuta distrikto Brodnica estis aneksita de Nazia Germanio. Lucyna Langer pritaksas, ke en la jaroj 1939–1945 germanoj murdis ĉ. 650 loĝantojn de la distrikto, 1/5 de viktimoj devenis de la urbo mem. Stefan Bilski indikis alian nombron de la murditoj, ĉ. 1000 personoj. La plej multaj viktimoj pereis dum t.n. politika kampanjo de etna purigo de la teritorio, farita aŭtune 1939. Germanoj tiutempe arestis ĉ. 450–500 loĝantojn de Brodnica kaj najbaraj lokoj. Plimulto da ili estis pafmortigita apud bieno Birkenek.

La germanan okupadon finis ofensivo de Ruĝa Armeo, kies taĉmentoj okupis Brodnica la 23-an de januaro 1945. Sovetaj soldatoj faris en la urbo plurajn rabojn kaj detruojn. En la unuaj monatoj de 1945 la urbo iĝis sidejo de la stabo de 2-a Belorusa Fronto, komandata de marŝalo Konstantin Rokosovski. Printempe 1945 el la urbo kaj distrikto estis arestitaj kaj sekve deportitaj al gulagoj preskaŭ 700 personoj – en tio pluraj poloj devigitaj subskribi germanan volksliston, kun arestitaj de NKVD reprezentantoj de intelektularo.

Famuloj redakti

Internacia kunlaboro redakti


Bildaro redakti


Eksteraj ligiloj redakti