Bronisław Pieracki

Bronisław Wilhelm PIERACKI (naskiĝis la 28-an de majo 1895 en Gorlice, murdita la 15-an de junio 1934 en Varsovio) estis pola politikisto, diplomita kolonelo de Pola Militistaro, vicĉefministro, ministro pri internaj aferoj, parlamentano, unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de Józef Piłsudski post maja puĉo.

Bronisław Pieracki
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1895 (1895-05-28)
en Gorlice
Morto 15-an de junio 1934 (1934-06-15) (39-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo pafvundo
Tombo Nowy Sącz
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola Respubliko
Alma mater Lviva Universitato
Subskribo Bronisław Pieracki
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Vivo redakti

Fruaj jaroj redakti

Bronisław Pieracki naskiĝis en familio de Stanisław Pieracki, kiu estis ĉefo de trezor-gardistaro, kaj Eugenia Budziszewska. Lia familio setlis en Galicio, forkurante de rusaj reprezalioj tuj post la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Infanecon kaj junecon pasigis en Nowy Sącz. Tie frekventis al la 1-a Gimnazio. Baldaŭ eniris al Związek Walki Czynnej (Asocio de Reala Batalado) kaj al kvazaŭarmea Związek Strzelecki (Pafista Asocio), kaj ankaŭ al sekreta sendependiga organizaĵo Związek Jastrzębi (Akcipitra Asocio)

Ministro redakti

De 1929 okupis diversajn postenojn ĉe la registaro, komencante de vicĉefministrado en kvar registaroj (i.a. la 5-a de Kazimierz Bartel, la 2-a de Józef Piłsudski). Li estis adepto de kontraŭbatalado de kontraŭŝtataj fortoj, precipe de komunistoj kaj strebis al interkonsento kun moderaj ukrainaj grupoj, escepte de radikalaj, naciismaj organizaĵoj. Li fondis i.a. Komitaton pri Naciecaj Aferoj (en 1934) kaj gvidis decidan politikon, sed kondamnis rasismon kaj terorismon.

Pafvundita la 15-an de junio 1934, antaŭ restoracio ĉe la str. Foksal, de Hryhorij Maciejko, la membro de Organizo de Ukrainaj Naciistoj. La saman tagon mortis.

La 16-an de junio 1934 prezidento de Pollando Ignacy Mościcki avancis lin ĝis rango de brigada generalo. La 21-an de junio estis entombigita en Nowy Sącz.

Lia morto senpere kontribuis al fondo de izolejo en Bereza Kartuska (nun en Bresta regiono).

Memorigo redakti

Postmorte li iĝis kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, pro esencaj kaj eminentaj meritoj favore al laboro por reakiro kaj firmigo de la sendependeco de Pollando.

Postmorte pluraj startoj en polaj urboj ricevis lian nomon, kiuj tamen post la dua mondmilito ne revenis al la antaŭa nomo. Ili estas en Varsovio (nun str. Foksal), Katowice (nun str. Staromiejska kaj str. Zygmunta Waltera-Jankego), Sosnowiec (nun aleo Zwycięstwa), Zgierz (nun str. Łęczycka), Poznań (nun str. Gwarna), Gdańsk (nun str. Dworcowa), Bydgoszcz (nun str. Karola Chodkiewicza), Tarnów (nun str. Adama Mickiewicza), Radom (nun str. Mieczysława Niedziałkowskiego), Białystok (nun str. Warszawska), Lublin (nun str. I Armii Wojska Polskiego), Leżajsk (nun strato al urbestroj Jan kaj Leopold Zawilski), Chełm (nun str. Adama Mickiewicza), Łomża (nun str. Dworna), Lvovo (nun str. Zaliznyczna), Stanisławów (nun ?). Antaŭmilite en Częstochowa ekzistis placo al Bronisław Pieracki, kiu nun nomiĝas placo al Biegański. Nuntempe stratoj je la nomo al Bronisław Pierackie estas i.a. en Krakovo, Nowy Sącz kaj Łapy.

Bibliografio redakti

  • Bronisław Pieracki: generał brygady, minister spraw wewnętrznych, poseł na sejm, żołnierz, mąż stanu, człowiek (Bronisław Pieracki: brigada generalo, ministro pri internaj aferoj, parlamentano, soldato, ŝtatestro, homo), prilaboris Edmund Jezierski, Instytut Propagandy Państwowo-Twórczej, Warszawa 1934.