Bronisława Wajs - Papuŝa

Bronisława Wajs - Papuŝa naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1908 aŭ la 10-an de majo 1910 en Lublin, mortis la 8-an de 1987 en Inowrocław. Devenis de la etna grupo Polska Roma (polaj ebenaj ciganoj / romaoj). Poetino verkanta en la cigana lingvo / romaa lingvo, konata laŭ pseŭdonomo Papuŝa (t.e. "Pupo" en la romaa lingvo).

Bronisława Wajs
Persona informo
Bronisława Wajs
Naskiĝo 17-a de aŭgusto 1908
en Lublin, Pollando
Morto 8-a de februaro 1987
en Inowrocław
Nacieco polino
Etno ciganino / romaino
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoSvedio vd
Profesio
Alia nomo Papusza (Papuŝa) (t.e. "Pupo" en la romaa lingvo)
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ŝi estis unu el kelkaj ciganaj virinoj, kiu memstare lernis skribi kaj legi. Neniam frekventis lernejon. En la aĝo de 16 jaroj edziniĝis al multe pli aĝa harpisto Dionizy Wajs.

Dum la Dua Mondmilito kaŝis sin kun sia grupo en arbaroj de Volinio antaŭ teroro de ukrainaj naciistoj.

Kiel poetino debutis en Nowa Kultura (Nova Kulturo) en 1951. Ŝia malkovrinto kaj tradukisto estis en 1949 Jerzy Ficowski. Siajn unuajn tradukaĵojn li sendis al Julian Tuwim, kiu publikigis ilin. Papuŝa post multe da jaroj de vagado kun la cigana tendaro en 1950 ekloĝis en Żagań. Ekde 1954 setlis kun la cigana tendaro en Gorzów Wielkopolski. En 1981 maljunan kaj malsanan prizorgis la familio en Inowrocław. En sia medio ŝi renkontiĝadis kun malaprobo pro malrespekto de tradicia rolo de virino. Ĉikanoj kaŭzis en ŝi psikan malsanon kaj neceson de perioda kuraco en psikiatriejoj. Ŝi apartenis al Asocio de Polaj Verkistoj de 1962. Ŝiaj versaĵoj estis tradukitaj al la germana, angla, franca, hispana, sveda kaj itala lingvoj.

En 1992 aperis filmo Historio de ciganino laŭ scenaro kaj reĝisorado de Greg Kowalski kaj muziko de Jan Kanty Pawluśkiewicz. Aŭtune 2010 Krzysztof Krauze komencis realigi aŭtoran filmon pri Papuŝa.

 
Bronislawa Wajs "Papuŝa" / "Pupo" (1930)
 
Bronislawa Wajs "Papuŝa" / "Pupo"

Verkaro redakti

Danke al traduko de Jerzy Ficowski oni eldonis tri volumetojn:

  • Pieśni Papuszy (Kantoj de Papuŝa), Wrocław 1956
  • Pieśni mówione (Kantoj parolataj), Łódź 1973
  • Lesie, ojcze mój (Ho vi, arbaro, mia patro), Warszawa 1990, 2013, p. 96 ISBN 978-83-62795-23-9

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio laŭ Adam Bartosz Arkivigite je 2010-02-16 per la retarkivo Wayback Machine - en la pola

Biografio en la angla Arkivigite je 2011-05-31 per la retarkivo Wayback Machine

La lokoj en Gorzów Wielkopolski memorigantaj poetinon Wajs Papuŝa redakti

 
Monumento omaĝe al Bronisława Wajs "Papuŝa" / "Pupo", en la Roza Parko