Brooke Astor naskiĝis kiel Roberta Brooke Russell la 30-an de marto 1902 en Portsmouth, New Hampshire, kiel filino de John Henry Russell la juna kaj lia edzino Mabel Cecile Hornby (nask. Howard). Ŝia patro estis oficiro de la mararmeo kaj pensiuliĝis kiel generalmajoro kaj 16-a komandanto de la usona mararmeo.

Brooke Astor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1902 (1902-03-30)
en Portsmouth
Morto 13-an de aŭgusto 2007 (2007-08-13) (105-jaraĝa)
en Briarcliff Manor
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Sleepy Hollow Cemetery vd
Loĝloko Northeast Harbor vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Madeira School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro John H. Russell, Jr. vd
Edz(in)o Vincent Astor • John Dryden Kuser • Charles Henry Marshall • Vincent Astor vd
Infanoj Anthony Dryden Marshall vd
Profesio
Okupo romanisto • mondumano • verkistoentreprenisto vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi plenumis infanaĝon en Ĉinio, Dominiko, Haitio.

Ŝi trifoje geedziĝis. Unufoje en aĝo de 16 al J. Dryden Kuser, duafoje en 1932 al Charles Marshall (borsa komercisto, mortis en 1952).

Ŝia tria edziniĝo en 1953 al Vincent Astor (1891-1959), igis ŝin alt-socie konata persono. La edzo estis bonhava ano de la Astor-familio kaj filo de Titanic-viktimo kolonelo John Jacob Astor la 4-a.

Post morto de la edzo, ŝi akiris gard-rajtojn pri la posedaĵoj por bonfaraj agadoj, kiujn donis al ŝi la mortinta edzo en la testamento. Kvankam la posedaĵo en 1997 elĉerpiĝis (ŝi malfondis la fondaĵon, disdonante ĉiun monon), ŝi restis aktiva partoprenanto de la novjorka elit-socia vivo. El la mono ricevis la urba biblioteko, la zooparko de Bronx, Opero de Metropiltan, Muzeo de Modernaj Artoj ktp.

Pro ŝiaj agadoj, ŝi ricevis la premion Presidential Medal of Freedom Award en 1998.

Ŝi havas unu filon el la unua geedzeco, Anthony Dryden Marshall. Ĉar la posedaĵojn de la virino prizorgas la filo, tio kaŭzis konfliktojn en 2006. La nepo de Brooke decidis eki juĝproceson kontraŭ la patro pro la nemerititaj cirkonstancoj de la patrino. Onidire ŝi devas vivi kiel malriĉulo sen la necesaj kremaĵoj, necesaj medikamentoj, vestaĵoj ktp.