Brot-Plamboz

komunumo de Svislando
Brot-Plamboz
Blazono de Brot-Plamboz
Blazono de Brot-Plamboz
Blazono de Brot-Plamboz
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  46° 58′ 20″ N 6° 44′ 20″ O / 46.97222 °N, 6.73889 °O / 46.97222; 6.73889 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 20″ N 6° 44′ 20″ O / 46.97222 °N, 6.73889 °O / 46.97222; 6.73889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 254
Areo 16,03 km²
Alteco 1012 m super marnivelo
Poŝtkodo 2318
Komunumkodo 6433
Mapo de Brot-Plamboz
Mapo de Brot-Plamboz
Mapo de Brot-Plamboz
vdr

Pri la komunumo redakti

Brot-Plamboz estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 254 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Brot-Plamboz estas altmontara kamparovilaĝo en la Vallée de la Sagne et des Ponts en la Neŭŝatela Ĵuraso. Ĝi situas proksimume 15 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Brot-Dessus kaj Brot-Plamboz, kiuj etendiĝas kvazaŭ en vico laŭlonge de la vojo nr-o 171, kaj la setlejo Les Petits-Ponts, kiu situas ĉe la vojkruciĝo inter la vojoj 170, 171 kaj 2329, kaj Le Joratel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,03 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brot-Plamboz limas en nordoriento al La Sagne, en oriento al Val-de-Ruz, en sudoriento al Rochefort, en sudo al Brot-Dessous, en sudokcidento al Val-de-Travers, kaj en nordokcidento al Les Ponts-de-Martel.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 170 de Le Locle al Neŭŝatelo. De la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 171 al Travers, konektante tiel la vojon 170 kun la kantona ĉefvojo n-ro 10. Per poŝtaŭtolinio de Le Locle al Neuŝatelo la la vilaĝeto Les-Petits-Ponts estas konektita al la publika transportreto. La vilaĝo Brot-Plamboz mem kaj la ceteraj seteloj de la komunumo ne havas konekton al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brot-Plamboz datiĝas el la jaro 998 kiel Broch. La komunumo estiĝis per kunigo de la vilaĝo Brot-Dessus, kiu antaŭe apartenis al Brot-Dessous, kun Plamboz en la jaro 1875 respektive 1888. En la jaro 1920 Le Joratel estis aligita al la komunumo.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti