Bruĝaj kanaloj

La Bruĝaj kanaloj (en loka nederlanda lingvo: reireie, pluralo reien; foje aldoniĝas la diminutivo -tje) estas malgrandaj kanaloj en la centro de Bruĝo, nomitaj laŭ la Reie, rivero kiu fontis en Torhout, urbeto sude de Bruĝo, kaj kiu antaŭe fluis tra la urbo. Pro la multaj kanaloj kun arkaj pontoj, Brŭgo foje estas nomata la Venecio de la Nordo (sed ankaŭ Amsterdamo, Stokholmo, Hamburgo kaj pluraj aliaj nordeŭropaj urboj havas tiun kromnomon).

La bruĝaj kanaloj

La urbocentro (de lokaj historiistoj nomata la ovo pro sia formo) estas strukturita per la akvo: la kanaloj de la iama remparo formas la eksteran limon de la centro. Oriente kaj norde tiuj kanaloj estis plilarĝigitaj kaj uzataj por ŝiptransporto. Origine la Reie trafluis la urbon de sudo al nordo.

Ne ĉiuj kanaloj havas naturan originon. Ekde la 9-a jarcento kanaloj estis rektigitaj, mallarĝigitaj aŭ plilarĝitaj, alilokigitaj, kovritaj aŭ plenigitaj. Ankaŭ novaj kanaloj estis fositaj, kiel la Coupure, meze de la 18-a jarcento.

Tipe por la urbo estas la cignoj[1] kaj la boatetoj por turistoj.

La Lago de Amo (Minnewater)
La preĝejo de Nia Sinjorino je tri flankoj ĉirkaŭiĝas per kanaloj.
Vido ekde la Rozenhoedkaai, fone la belfrido.
La Koningsbrug super la Spiegelrei, kun fone la Poortersloge.
La Gouden-Handrei, kun fone la Torenbrug.
La Peerdenbrug super la Groenerei.
La Meebrug super la Groenerei.
La Coupure.

La Reie redakti

La rivero Reie originis sude de Bruĝo, inter Waardamme kaj Torhout, kaj grandparte sekvis la trajekton de la nuna Waardammebeek tra Oostkamp. De Moerbrugge ĝis Bruĝo la nuna ŝiptrafika kanalo de Bruĝo al Gento estas fosita en la fluejo de la Reie. Ĝi trafluis Bruĝon kaj ie inter Blankenberge kaj Zeebrugge enfluis la Nordan Maron. Ekde la 11-a jarcento la elfluejo, pro naturaj cirkonstancoj kaj pro homaj intervenoj, multfoje ŝanĝiĝis.

 
Mapo de Bruĝo, farita de Marcus Gerards en 1562.

Sude de Bruĝo la Reie kaj la Kerkebeek kuniĝis, krucis la remparajn kanalojn kaj fluis en Minnewater (supre dekstre sur la mapo de Marcus Gerards).

Kvankam multo ŝanĝiĝis dum la jarcentoj, la trajekto de la Reie ankoraŭ bone rekoneblas. Ekde Minnewater ĝi fluas tra Dijver kaj Rozenhoedkaai al la urbocentro. Ekde Rozenhoedkaai la Reie fluas norden inter Burg kaj Wollestraat, ĝis la fino de la 18-a jarcento sub grandega halo (Waterhalle, nun la Provinca Palaco), kaj malantaŭ la domoj de la orienta flanko de Vlamingstraat. Post la Kraanplein ĝi turnas dekstren, ĝis la Poortersloge (Biskajersplein kaj Jan van Eyckplein). La parto inter Burg kaj Jan van Eyckplein nun estas kovrita.

Ekde la Jan van Eyckplein la Reie denove videblas kaj fluas tra Spiegelrei kaj Langerei ĝis Dampoort.

La internaj kanaloj redakti

En 1127 Karlo la Bona, grafo de Flandrio, estis murdita en Bruĝo. Ekestis ĥaoso kaj la bruĝanoj rapide komencis defendajn laborojn. Ili fosis kanalon, ĉirkaŭantan la tiaman urbon, laŭeble uzante la ekzistantajn riveretojn.

Sude kaj oriente jam estis bona defenda linio: Dijver, Groenerei kaj Sint-Annarei. Dijver estis parto de la Reie. Groenerei verŝajne estis fosita en la 11-a jarcento por funkciigi akvomuelilon je Molenbrug. Pri Sint-Annarei oni ne certas; eble ĝi origine estis malsupra parto de Vuldersreitje, rivereto kiu fontis en Assebroek.

Okcidente kaj norde apenaŭ estis riveretoj. Eble parte estis uzata la Lane; la ceteraj kanaloj estis fositaj: Smedenrei (nun kovrita, je 't Zand), Speelmansrei, Augustijnenrei kaj Gouden-Handrei.

Tiel ekestis la unua remparo. En la postaj jardekoj oni plukonstruis. En ĝardena muro de domo en Pieter Pourbusstraat ankoraŭ videblas (ekde Pottenmakersstraat) restaĵo de duonronda turo. Nun nur la kanaloj (kelkloke plilarĝigitaj por ebligi ŝiptransporton) memorigas tiun remparon. De la sep urbopordegoj nenio restas.

En 1297 la franca reĝo Filipo la Bela aneksis la graflandon Flandrio kaj konstruigis novan remparon. Ĝi ankoraŭ nun grandparte videblas, kun la kvar restantaj urbopordegoj: Ezelpoort, Smedenpoort, Gentpoort kaj Kruispoort.

Plenigitaj kaj kovritaj kanaloj redakti

Ekde 1787 oni supervolbis la Kraanrei. Kialoj estis la manko de ŝiptrafiko, la disfalantaj kajomuroj kaj la fiodoroj de la akvo. Subtere la pontoj parte konserviĝis.

 
Parto de la plano de Marcus Gerards kun meze supre la Vismarkt (fiŝvendejo). Tute supre dekstre estas Pandreitje. Meze malsupre estas la Waterhalle (akvohalo), sub kiu fluis la Kraanrei.

Prepare al la konstruo de la unua stacidomo je 't Zand, oni en 1838 supervolbis la Smedenrei, parton de la unua remparo. La tiea stacidomo ne plu ekzistas, sed la kanalo restas kovrita. Planoj por igi ĝin denove videbla ne realiĝis. La volboj de la Noordzand- kaj Zuidzand-pontoj subtere konserviĝis.

La Pandreitje plenŝutiĝis ekde 1768. En ĝia fluejo estis konstruita kloako; la resto estis plenigita per rubo. Nur ĉirkaŭ 1791 la nuna strato estis pavimita.

La Vuldersreitje estas parte plenigita, parte kovrita. La lastaj partoj restis videblaj ĝis en la jaroj 1960. Ĝi sekvis kurban trajekton tra Kazernevest, Vuldersstraat, Langestraat, Rodestraat, Verbrand Nieuwland kaj Molenmeers, ĝis Sint-Annarei. Restas strateto inter Rodestraat kaj Langestraat kun la nomo Vuldersreitje.

La Vuil Reitje (malpura kanaleto), nun estas Annunciatenstraat. Ĝi estis plenigita parte en 1788, parte en 1835.

De la Eekhoutrei plej granda parto estis plenigita en la unua parto de la 19a jarcento. Nun nur videblas la komenca parto en la strato Groeninge. Origine ĝi fluis ĝis Pandreitje.

En 1897 la rempara kanalo inter Ezelpoort kaj Komvest estis plenigita por ligi nove konstruotan kvartalon al la urbocentro.

 
Per boatveturado eblas vidi Bruĝon el alia perspektivo. La foto montras (meze) la statueton de Juan Luis Vives apud la preĝejo de Nia Sinjorino.

Turismo redakti

Boatveturado sur la kanaloj estas unu el la ĉefaj allogaĵoj por turistoj. Dum la jaro 2014 la boat-ekspluatantoj nombris rekordan ciferon de 1.178.377 pasaĝeroj.[2] Kvankam oni kutimas diri ke estas "rondveturado", reale oni nur faras la trajekton inter Beginejo kaj Jan van Eyckplein, apenaŭ duono de la internaj kanaloj (sed oni vidas ĝin dufoje, ĉar la boatetoj reveturas al unu el la forirlokoj, kiuj situas meze de la trajekto).

Panoramoj redakti

Vido sur Groenerei (meze) kaj Dijver kun Rozenhoedkaai (dekstre).
Rozenhoedkaai kaj (maldekstre) Dijver.
Spiegelrei (maldekstre) kaj Langerei (dekstre).
  1. Rakonto (grandparte fikcia) pri la bruĝaj cignoj de Witteryck aperis en Brita Esperantisto, novembro kaj decembro 1918, p. 91-92 kaj 99
  2. Brugsch Handelsblad, 20-a de februaro 2015.