Brulharo estas tiu eta estaĵo de kelkaj plantoj kiu kaŭzas jukadon (urtiko) aŭ malofte inflamon (tropikaj plantoj).

La grundo de la brulharoj estas la kusene elstarante epidermaj ĉeloj. La korpo de la brulharo estas delikate mallarĝiĝanta kapilario, ĉe kies supro troviĝas kapeto flankenkiniĝante. La ĉelmuro de la haro estas kalka, ĉepinte silika. La kapeto de brulharo tre facile derompiĝas je tuŝo, premo kaj la restanta iom rigida stumpo (trunko) enpenetras aŭ vundas la korpon de tuŝinto kaj ĉelsuko transiras al la vundo pro la planta turgora premo. Tiu ĉelsuko entenas sekreciaĵojn, kiuj kaŭzas jukon, malofte inflamon.


Vidu ankaŭ redakti