La Bruna tinamo (Crypturellus obsoletus) estas bruneca surgrunda birdo troviĝanta en humida arbaro kaj de malaltaj teroj kaj de montaro en tropika kaj subtropika Sudameriko.[3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna tinamo
Bruna tinamo
Bruna tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. obsoletus
Crypturellus obsoletus
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. o. obsoletus
(Temminck, 1815)[2]
C. o. griseiventris
(Salvadori, 1895)[2]
C. o. hypochraceus
(Miranda-Ribeiro, 1938)[2]
C. o. punensis (Chubb, 1917)[2]
C. o. traylori (Blake, 1961)[2]
Traylor's Tinamou[2]
C. o. ochraceiventris
(Stolzmann, 1926)[2]
C. o. castaneus
(Sclater, 1858)[2]
C. o. knoxi
(Phelps, 1976)[2]
C. o. cerviniventris
(Sclater & Salvin, 1873)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
Subspecio C. o. castaneus, ilustraĵo de Keulemans, 1895

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Subspecioj kaj distribuado redakti

Aldone estis vidaĵoj el norda Mato Grosso en Brazilo, sed restas neklare pri kiu subspecio temas. Plej subspecioj loĝas en altaj teroj, sed hypochraceus, griseiventris, kaj la sudaj populacioj de la nomiga taksono loĝas en malaltaj teroj. Ĝi estas nekomuna al rara en plej el ties teritorioj, sed pli komuna en sudorienta Brazilo, kie ĝi estas la plej ofte trafita membro de ties genro.

Etimologio redakti

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[6]

Aspekto redakti

La Bruna tinamo estas supraĵe simila al koturno, sed nerilata al ĝi, kaj kun aliaj tinamoj, ĝi apartenas al Paleognatoj. Ĝi estas proksimume 25 al 30 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 350 al 550 g. Depende el la subspecioj, la supraj partoj varias el malhela fulgecbruna al brile helbruna kaj la subaj partoj, kiuj estas kutime pli palaj ol la supraj partoj, varias el helbruna al helokreca koloraro. La subspecio griseiventris estas unika ĉar havas palajn sablokolorajn grizecajn subajn partojn. Ĉiu subspecioj povas esti separataj el la supraĵe simila Eta tinamo pro la grizeca (pli ol blankeca) gorĝo. Inoj estas tipe pli grandaj kaj pli ruĝecaj ol maskloj.

Kutimaro redakti

Kiel ĉe aliaj tinamoj de ties genro, ĝi estas timida, grundoloĝanta specio, kiu kutime troviĝantas sola aŭ en paroj. Ili manĝas fruktojn, insektojn kaj semojn. La ino demetas 4-5 tre rozkolorajn al malhele brilbrunajn ovojn surgrunde; tipe en malgranda depresio ĉe la bazo de arbo. Ties kanto konsistas el laŭtaj, altatonaj fajfoj, sed la preciza strukturo kaj tembro varias laŭlonge de ties teritorio.

Teritorio kaj habitato redakti

La Bruna tinamo loĝas en norda Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, norda kaj suda Brazilo, tre nordorienta Argentino, orienta Bolivio, kaj orienta Paragvajo.[5] Ili povas esti ankaŭ en Urugvajo.[7]

Ili vivas en tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montaroj, prefere ĉe altoj inter 1,300 al 2,900 m.[3]

Konservado redakti

La IUCN klasigas la Brunan tinamon kiel Malplej Zorgiga,[7] kun loĝa teritorio de 1,700,000 km².[3]

Notoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 BirdLife International (2008)(a)
  4. Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 Clements, J. (2007)
  6. Gotch, A. F. (1995)
  7. 7,0 7,1 BirdLife International (2012). Crypturellus obsoletusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Brown Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 9a Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14a Aŭgusto 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus obsoletus". Project: The Taxonomicon. Konsultita 9a Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S. J. J. F. (2002) Ratites and Tinamous ISBN 0-19-854996-2
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Hilty, (2003) Birds of Venezuela ISBN 0-691-09250-8

Eksteraj ligiloj redakti