Brunbrusta emberizo

La Brunbrusta emberizoArĝentkapa emberizo (Emberiza stewarti) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta emberizo
Brunbrusta emberizo
Brunbrusta emberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. stewarti
Emberiza stewarti
(Blyth, 1854)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ĉe Kullu - Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato

Ĝi troviĝas en Afganio, Barato, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Nepalo, Pakistano, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. Ties natura biotopo estas borealaj arbaroj, borealaj arbustaroj kaj moderklimataj herbejoj.

Masklo de Brunbrusta emberizo estas ruĝecbruna supre kun malhelbrunaj al nigrecaj flugiloj. Krono, kolflankoj kaj supra brusto estas grizaj; griza kresteca krono pravigas la alternativan komunan nomon. Gorĝo kun mustaĉa areo kaj larĝa traokula strio al nukoflankoj estas nigraj; meze estas blankeca vizaĝo. En suba brusto estas tre markata bruna brustareo (kiu aperas en la komuna nomo), kiu nuanciĝas al supra ventro kaj flankoj; aliaj subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj. Flugil- kaj vostoplumoj estas malhelbrunaj kun ruĝecbrunaj bordoj. Eksteraj vostoplumoj havas finan duonon kun blankaj punktoj. Kruroj estas helkornokoloraj, la beko estas nigreca kaj al okuloj brunecaj. En freŝa aŭtuna plumaro plumoj havas larĝajn helajn bordojn kiu kaŝas nigran kaj brunan kolorojn.

Ino estas malhelbruna strieca supre. Supra vosto estas senmarke bruna. Subaj partoj estas malhelsablokoloraj kun mallarĝa malhela strieco kaj brunecaj punktoj en brusto. Junuloj estas ĝenerale sablokoloraj kun grandaj brunaj punktoj. Mezuroj: masklo – flugilo 77-84, vosto 67-81, tarso 15.8-19.6, beko 8.8-10.6; ino – flugilo 74-81, vosto 68-72, tarso 17.2-20.0, beko 9.3-10.3 mm. Pezo: maskloj 15.5-20.8, inoj 16.0-22.5 g.

La Brunbrusta emberizo estas komuna aŭ en aliaj lokoj eventuala reproduktanta migranto. Ili loĝas en varmigitaj rokodeklivoj kun ŝtonamasoj inter arbustoj kaj arboj je altitudoj de 600-2200 m. Printempe la Brunbrusta emberizo aperas ne dua duono de aprilo, kaj majoritato de birdoj migras al montaj areoj. Ili reproduktiĝas en separataj paroj je 80-100 m unu el alia.

La nesto estas konstruita surgrunde sub arbusto, arbostumpo aŭ ŝtono, foje en rokfendo aŭ rokelfosejo; nesto estas farata el sekaj herbotigoj kaj estas kovrata per fajna herbo kaj kaprifoliaj eroj. Nur ino konstruas la neston. Ŝi demetas 3-5 ovojn el majo al komenca julio. Nur ino kovas dum 12-13 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas idojn, kies elnestiĝo okazas el meza junio al fino de aŭgusto. Probable kelkaj paroj faras du ovodemetadojn en unu somero. Aŭtuna migrado, ĉiam tramonte, ekas aŭguste.

Referencoj redakti