Brunbrusta perdriko

La Brunbrusta perdriko (Arborophila mandellii) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ĝi estas endemia de orienta Himalajo norde de Bramaputro, el Butano, Okcidenta Bengalo (nur Darjeeling), Sikimo kaj Arunaĉal Pradeŝ, nordorienta Barato, Nepalo Himalajo kaj sudorienta Tibeto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunbrusta perdriko
Brunbrusta perdriko Alvoko
Brunbrusta perdriko
Alvoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. mandellii
Arborophila mandellii
(Hume, 1874)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas distinga perdriko kun bruna brustozono kaj griza ventro de brunstriecaj flankoj. En kapo montras blankan superokulan strion, ĝenerale ruĝecbrunan kapon kun punktecaj vizaĝo kaj kolflankoj, kaj ruĝecan okulringon. La gorĝo estas oranĝeca kaj sub ĝi videblas unue horizontala blanka rando kaj pli sube nigra dua rando. La dorso estas griza kaj la flugiloj tre punktecaj nigre. La kruroj estas ruĝecaj.

Ĝi distingiĝas el la simila kaj parenca Ruĝecgorĝa perdriko , A. rufogularis, pro pli ruĝeca krono kaj kapoflankoj, blanka gorĝorando kaj tutbruna supra brusto. Spite la simila nomo la ankaŭ parenca Rufabrusta perdrikoSiĉuana perdriko, Arborophila rufipectus, estas iom diferenca kun pli distinga kapobildo de markataj blankaj strioj kaj tre markata vizaĝomakulo.

Tiu orientalisa birdo estis klasita kiel Vundebla, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de malpli da 10,000. Ĝi estas minacata pro arbara degradado, kiu estas fragmentanta la populacion, kaj pro troa ĉasado kompare kun la malgranda populacio. Ili estis konstatitaj en almenaŭ tri protektitaj areoj, kiaj la Nacia Parko Singalila (Okcidenta Bengalo).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti