La Brunkapa barbuloGranda verda barbulo[1] (Megalaima zeylanica) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa barbulo
Brunkapa barbulo Kanto
Brunkapa barbulo
Kanto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. zeylanica
Megalaima zeylanica
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunkapa barbulo estas nemigranta reproduktanta specio en Barato kaj Srilanko. Ĝi estas arborema specio de ĝardenoj kaj arbarkamparo kiu manĝas fruktojn kaj insektojn. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 2-4 ovojn.

Priskribo redakti

 
En la Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Raĝasthano, Barato.

Tiu ĉi estas relative granda barbulo 27 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas helstriitajn brunan kapon (kio nomigas la specion), kaj samkolorajn kolon kaj bruston, kun flava ĉirkaŭokula nuda granda haŭtaĵo, kie ege videblas la malhela okulo. La resto de la plumaro estas verda. La beko estas dika kaj rozeckolora; la kruroj estas flavecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La Verda barbulo ege anstataŭas tiun specion en la Okcidentaj Ghatoj kaj montetaj partoj de suda duoninsula Barato, kvankam ambaŭ specioj povas koincidi en multaj lokoj. La voĉoj de tiuj specioj estas similaj, sed la blanka vango de tiu estas sufiĉe distinga.

La voĉo estas ripeta kutruu…kutruu…kutruu. Unu respondas la alian. Ili estas pli silentaj vintre.

Listo de subspecioj redakti

  • Megalaima zeylanica caniceps (Franklin, 1831)
  • Megalaima zeylanica inornata Walden, 1870
  • Megalaima zeylanica zeylanica (Gmelin, 1788)

Referencoj redakti

  1. Ali, Salim; JC Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press. bird #309.

Bildaro redakti