La Brunkapa emberizo (Emberiza bruniceps) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa emberizo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberizoj Emberiza
Specio: E. bruniceps
Emberiza bruniceps
Brandt, 1841
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi nestas en Centra Azio kaj Afganio en tiaj biotopoj kiaj veprejoj, arbaroj, akvoborde en duondezertaj terenoj. Travintras en Hindio, kien ili iras en ampleksaj flug"nuboj", kiuj serĉas sian nutron sur la cerealkampoj, interspacitaj de veprejoj. Ties statuso en okcidenta Eŭropo, kie ĝi estas eventuala vaganto, estas konfuza pro fuĝoj, ĉefe ĉar tiu specio estas pli komune vidata ol la proksime rilata Nigrakapa emberizo, spite la fakton ke tiu lasta havas pli okcidentan reproduktan teritorion. Vidaĵoj en Britio ege malpliiĝis lastajn jarojn, koincide kun malpliiĝo en elazia importado de kaĝobirda komerco.

Aspekto redakti

 

Tiu birdo estas 17 cm longa, pli granda ol la Kanemberizo, kaj longvosta. Temas pri specio de seksa duformismo. La ina birdo similas paseron, sed kun pugo palflava, grizbruna dorso kaj grizeca kapo. La masklo havas tre flavajn subajn partojn (suba brusto kaj ventro), la kapon kaj supran bruston tute ruĝecbrunajn (brikkoloran). La supraj partoj estas verdecaj. La kruroj estas oranĝecaj kaj la beko griza, pli malhele en supra makzelo.

Junulo estas simila al ino, kaj ambaŭ malfacile separiĝas el la korespondaj plumaroj de la proksime rilata Nigrakapa emberizo.

La kanto, elsendita el alta ripozejo, estas interrompita sŭiit-sŭiit-ĉari-ĉari-ĉari.

Kiam en Hindio ili amase stariĝas sur verdaj arboj ili demalproksime pensigas, ke la arbo surhavas viglan flavan floraron.

Nesto redakti

 
Junulo en Kinnerasani, Andhra Pradesh, Barato.
 
Emberiza bruniceps MHNT
 
Cuculus canorus canorus en nesto de Emberiza bruniceps MHNT

La nesto de Brunkapa emberizo estas tasoforma kaj farita el herbotigoj kaj fibroj, remburita el kaproharoj; kaŝegita en densa arbetaĵo. La ino demetas 3-5 ovojn en nesto en arbo aŭ arbusto. Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Vidu ankaŭ redakti

la multflanke simila Nigrakapa emberizo (Emberiza melanocephala)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti