Bruno Soriano

valencilanda kaj hispania futbalisto

Bruno Soriano (per plena nomo Bruno Soriano Llido, prononco laŭ sistemo IFA hispane ˈbɾuno soˈɾjano ˈʎiðo, inter ŝtatantoj de futbalo kutime nur nomata Bruno; naskiĝis la  12-an de junio 1984(nun 1984-06-12) en Artana, Valencilando, Hispanio, do nun 39-jara) estas hispania profesia futbalisto.

Bruno Soriano
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1984 (1984-06-12) (39-jaraĝa)
en Artana
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2010 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj de la naskiĝurbo Artana kaj poste Villarreal CF, li kiel plenkreskulo daŭrigis sian karieron en tiu klubo kaj neniam aktivis en alia kluba teamo.

Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "19".