La Brunpuga emberizo (Emberiza affinis) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunpuga emberizo
Brunpuga emberizo
Brunpuga emberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. affinis
Emberiza affinis
(Heuglin, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas zono de subsahara Afriko super la marbordo de la Golfo de Gvineo nome el Senegalio al la teritorio de la parenca Somalia emberizo en la Korno de Afriko. Nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sudano, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas tre simila al parrencaj Orbrusta emberizo kaj Somalia emberizo, tio estas, la maskla plenkreskulo havas nigrablankan striecan kapobildon kun blanka krono, nigraj flankaj kronostrioj, traokula strio kaj suba vangstrio kaj blankaj superokula kaj subokula strioj kaj nigrabordaj blankaj orelkovriloj, sed la nigraj markoj estas pli mallarĝaj kaj fajnaj ol tiuj de la parencoj. La subaj partoj estas oranĝecflavaj ne nur en centra brusto kiel ĉe la Somalia emberizo, sed pli totale kiel ĉe la Orbrusta emberizo. La supraj partoj estas brunaj sed kun multe pli griza nuanco. Ne estas rimarkindaj blankaj flugilstrioj.

Referencoj redakti