Bruntál

municipo en la distrikto Bruntál‎ de Ĉeĥio

Bruntál estas urbo en Ĉeĥio kun 15 415 loĝantoj (2023) situanta 50 km norde de urbo Olomouc en valkaldrono inter masivo de Hrubý Jeseník kaj pli altaj zonoj de Nízký Jeseník, kiuj apartenas al montaro Jeseníky. Bruntál estiĝis en avantaĝa situo en komercvojo el urbo Olomouc ĝis urbo Krnov kaj ĝis Silezio.

Bruntál
germane Freudenthal, latine: Vallis Gaudiorum, pole Bruntal
urbo
Bruntál, placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bruntál
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bruntál
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Fervoja haltejo Bruntál
 - fervojlinio n-ro 310
Memorindaĵoj Bruntál kastelo, Domo de Gabriel
Riveroj Opava, Černý potok
Situo Bruntál
 - alteco 409 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 18″ N 17° 27′ 53″ O / 49.98833 °N, 17.46472 °O / 49.98833; 17.46472 (mapo)
Areo 29,34 km² (2 934 ha)
Loĝantaro 15 415 (2023)
Denseco 525,39 loĝ./km²
Dominaĵo Uhlířský vrch
Unua skribmencio 12-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 792 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597180
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bruntál
Retpaĝo: www.mubruntal.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Moravskoslezský Kočov, Široká Niva, Roudno, Razová, Oborná, Milotice nad Opavou, Nová Pláň, Staré Město, Dlouhá Stráň kaj Mezina.

Historio redakti

La urbo estas menciata jam en la 12-a jarcento en la tempo de přemyslida koloniigado. En la jaro 1213 ĝi estis avancigita je supera urbo kun la tn. magdeburgaj rajtoj. Baza elemento de evoluo de la urbo estis minado de oro kaj arĝento, ekde la 16-a jarcento poste prilaborado de ferercoj. Jam en la 16-a jarcento en la urbo prosperis vico da gildoj.

Bazplano de Bruntál estas tipo de koloniigita urbo fondita en libera nekonstruaĵplenigita spaco. Ĝi havas mezepokan kvadratan placon, el kiu en anguloj kondukas stratoj. En mezepoko la urbo estis ĉirkaŭigita per remparoj kaj oni eniris en ĝin tra tri portaloj. La urbaj remparoj konserviĝis en fragmentoj ĉe kastelo kaj en nordorienta parto de la urbo. La kastelo situas sur loko de origina burgaro verŝajne el la 2-a duono de la 13-a jarcento. En la jaro 1506 estas menciata burgo, kiu estis en la jaroj 15541556 alikonstruita al kastela sidejo. Plua rekonstruo okazis en la jaroj 15821608. Tiel estiĝis kastelo kun arkada kortego kaj turo. Kiam venis Ordeno de germanaj kavaliroj en la jaro 1630, estis konstruita kastela kapelo, pli poste kastela pinakoteko. La kastelo estas nun alirebla por publiko (vidu al apudan foton).

 
La blazono de la Alta Majstro la princo Karlo de Loreno ĉe la pordego de palaco en Bruntál; ĝi apartenis al la ordeno ĝis la 20a jc

Komence de la 19-a jarcento influis konstruadon de la urbo evoluo de industrio. Tiu ĉi tendenco plifortiĝis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, sed la konstruado estis okazanta plejparte ekster la historia kerno. El pluaj konstruaĵoj ni menciu ankaŭ la tn. kolonon de Klüppel, kio estas monumento al ordena vicregnestro G. W. von Elkerhauser, nomata Klüppel, kiu organizis defendon de la urbo kontraŭ danoj en la jaro 1626.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 440
18807 595
18908 219
19007 759
19108 861
19218 210
JaroLoĝantoj
19309 676
19507 623
19618 239
197010 509
198017 062
199116 829
JaroLoĝantoj
200117 627
201416 913
201616 654
201716 583
201816 495
201916 408
JaroLoĝantoj
202016 138
202114 936
202215 523
202315 415

Bruntál en literaturo kaj en filmo redakti

Filmo redakti

Eksplicite bela kaj en Ĉeĥio nekutime netuŝita senpera ĉirkaŭaĵo estas kuliso de okazado de filmo Johana de Arko (1999) de reĝisoro Luc Besson. Císař a tambor estas ja filma fabelo, sed ĝi kaptas reprezentemajn spacojn de la bruntala kastelo.