Brusilov-ofensivo

batalo en la unua mondmilito

La Brusilov-ofensivo (ruse Брусиловский прорыв) estis la plej granda rusia milita atingo dum la Unua Mondmilito kaj unu inter la plej mortigaj bataloj en la monda historio. Ĝi estis la plej malbona krizo de la Unua Mondmilito por Aŭstrio-Hungario kaj la plej granda venko por Triopa Entento. Ĝi estis grava ofensivo kontraŭ la armeoj de la Centraj Potencoj sur la Orienta Fronto, lanĉita la 4-an de junio de 1916 kaj daŭrinta ĝis la komenco de aŭgusto. Ĝi okazis en loko, kiu hodiaŭ apartenas al Ukrainio, apud urboj Lvivo, Kovel kaj Lucko. La ofensivo portas la nomon de la rusia generalo Aleksej Brusilov, tiutempe komandanto de la Sudokcidenta Fronto.

Rusia infanterio
Aleksej Brusilov