Buĥara emirlandoEmirlando de Buĥaro (uzbeke Buxoro amirligi; 1747-1920) estis islama ŝtato (kun ĉefurbo en Buĥaro) en la nuna Uzbekio, antaŭe nomita Ĥanlando Buĥaro kiu siavice estis posteulo de la Uzbeka Ĥanlando. Poste ĝi estis protektorato de la Rusa Imperio ekde 1873 ĝis ĝia malapero dum la Rusa Revolucio.

Buĥara emirlando
1785 – 7-a de oktobro 1920

ŝtato • historia lando • emirlandoprotektorato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Bukhara je ĉ 1600
Bukhara je ĉ 1900 (verde)

Ĥanlando Buĥaro forte konkurencis kun la najbara Ĥanlando Kokando, kiu same en la la 1870-aj jaroj iĝis protektorato de la Rusa Imperio[1].

Ĝi estis kreita kiam la Ĥanlando Buĥaro estis konkerita de la Nadir Ŝaho, ŝaho de Persio, kaj regata de la emiroj de la dinastio Mangit, kiu enkondukis la novan titolon "emiro" anstataŭ "ĥano". La lasta emiro estis Alim Ĥan.

En 1920 ĝi iĝis la Buĥara Popola Soveta Respubliko kaj kondidereblas, ke ĝia teritorio troviĝas en la nuna Uzbekio kaj en partoj de Taĝikio, Turkmenio, Kazaĥio kaj Kirgizio.

Referencoj redakti

  1. Uzbek khanate Encyclopædia Britannica angle