Buchegg SO

komunumo de Svislando

Buchegg estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 507 loĝantojn laŭ la sumo de la loĝantaroj de la malnovaj komunumoj je la 31-a de decembro 2012.

Buchegg
Blazono de Buchegg
Blazono de Buchegg
Blazono de Buchegg
Buchegg
Buchegg
Kastelo Buchegg
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 602865 / 220571 (mapo)47.1361111111117.4763888888889Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 29′ O; CH1903: 602865 / 220571 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2507
Areo 22,64 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 4576 Tscheppach
4577 Hessigkofen
4578 Bibern
4579 Gossliwil
4581 Küttigkofen
4582 Brügglen
4583 Aetigkofen kaj Mühledorf
4586 Kyburg-Buchegg
4587 Aetingen
Komunumkodo 2465
Mapo de Buchegg
Mapo de Buchegg
Situa mapo de Buchegg
vdr

Geografio redakti

La komunumo Buchegg situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno Bucheggberg inter la riveroj Aro en sudo kaj Limpach en nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern (SO), Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf (SO) kaj Tscheppach[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,64 km², de kiuj 33,4% estas kovritaj de arbaro, 57,3% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Buchegg limas en nordo al Leuzigen (BE), en nordnordoriento al Lüterkofen-Ichertswil, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudoriento al Limpach (BE), en sudo al Unterramsern, en sudsudokcidento al Messen, en sudokcidento al Lüterswil-Gächliwil, en okcidento al Rüti ĉe Büren (BE), kaj en nordokcidento al Arch (BE).

Trafiko redakti

Buchegg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de oriento al okcidento vojo de Lüterkofen al Gächliwil, kaj de nordo al sudo la vojo n-ro 1308 de Bibern al Mühledorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Arch. Pere de la poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Lohn-Lüterkofen al Schnottwil kaj per la taksibuso Bucheggberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo Buchegg estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2014 per kunigo de la iama komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach.

La unua dokumenta mencio de la Kastelo Buchegg, laŭ kiu nomiĝas la nova komunumo, datiĝas el la jaro 1267 kiel sub castro Buhecke.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj signifoj kaj lokoj kun la nomo Buchegg

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti