Bud Powell

usona pianisto

Earl „Bud“ Powell (naskita la 27-an de septembro 1924 en Harlemo (Novjorko); mortinta la 31-an de julio 1966[1] en Novjorko) estis usona ĵazpianisto. Li validas kiel fondinto de la moderna ĵaza pianludo.

Bud Powell
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1924 (1924-09-27)
en Nov-Jorko
Morto 31-an de julio 1966 (1966-07-31) (41-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater DeWitt Clinton High School
Okupo
Okupo pianisto • ĵazmuzikisto • komponisto • diskografa artisto
vdr

Vivo redakti

La pli juna frato de Powell, Richie, ankaŭ ludis pianon kaj same lia lerneja amiko Elmo Hope. Siajn unuajn muzikajn spertojn Powell kolektis, okupiĝante pri la klasika pianoliteraturo. Li ludis Bach, Chopin kaj Debussy kaj jam baldaŭ vekis la atenton de multaj ĵazmuzikistoj. Art Tatum kaj James P. Johnson apartenis al liaj modeluloj. La avo de Powell estis gitaristo kaj ludis flamenkon, lia patro estis bona paŝpiano-ludisto kaj ege fieris pri sia filo. Li permesis al li forlasi en la aĝo de 15 jaroj la lernejon kaj aliĝi kiel profesia pianisto al la bando de William, la pli aĝa frato de Bud. Jam baldaŭ li havis en Minton’s Playhouse kontakton kun la bibop-mondeto ĉirkaŭ Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie. Tie li renkontis ankaŭ pianiston Thelonious Monk, kiu subtenis lin kaj kun kiu lin ligis intima, dumviva amikeco. Monk dediĉis poste al Powell sian komponaĵon In Walked Bud. Powell estis la unua pianisto, kiu kuraĝis postludi la komponaĵojn de Monk.

Komence de la 1940-aj jaroj Powell ludis en diversaj bandoj, inter ili tiu de Cootie Williams. Tie li havis sian unuan studio-kunsidon, je kiu li per ’Round Midnight ankaŭ surdiskigis kanton de Monk. Estis la unua surdiskigo de komponaĵo de Monk. Pluaj sonregistradoj kun Frank Socolow, Dexter Gordon, J. J. Johnson, Sonny Stitt, Fats Navarro kaj Kenny Clarke sekvis.

Siajn unuajn sonregistradojn kiel bandestro li faris en 1947 kun Curly Russell kaj Max Roach. Ĉi tiu disko tamen publikiĝis nur du jarojn poste. Plua sonregistraĵo ekestis en la sama jaro kun Parker, Miles Davis, Tommy Potter kaj Roach, antaŭ el li estis transportota novembron de 1947 en la psikiatrian malsanulejon Creedmore. Tie li restis pli ol unu jaro kaj estis kuracata per elektroŝokoj, kio kaŭzis gravajn memorperdojn. La kaŭzoj de lia malsano ne estas precize konataj, sed estas certe, ke en 1945 kelkaj policistoj terenbatis lin. Laŭ la biografio de Miles Davis okazis grava vundado en 1945/1946, kiam la policanoj terenbatis lin. Ĉiukaze liaj sonregistraĵoj el post proksimume 1947 estas malpli bone ol la antaŭaj. Antaŭe li tamen okulfrapis jam foje per stranga konduto. Estas certe, ke li estis alkoholmaniulo kaj jam etaj kvantoj de alkoholo kaŭzis en li agresemon.

La sonregistraĵo Sonny Stitt/Bud Powell/J.J. Johnson el 1949 kun la kvaropo de Sonny Stitt je Prestige denove donas bonan impreson de la florepoko de melodia bibopo kun Stitt je tenorsaksofono.

Sian unuan registrad-kunsidon ĉe Blue Note Records Powell havis aŭguston de 1949, kune kun Fats Navarro, Sonny Rollins, Powell, Tommy Potter kaj Roy Haynes. Triope kun Russell kaj Roach li faris duan sonregistraĵon, kiun literaturkritikisto Harold Bloom enprenis en sian liston de la plej gravaj artverkoj de la 20-a jarcento. La pli ol dekon da sonregistraĵoj por Norman Granz li ludis plejparte sole aŭ triope kun ŝanĝiĝanta muzikistaro. Dum la 1950-aj jaroj Powell ĉefe surdiskigis por Blue Note kaj Verve, interrompate de dua restado en la psikiatriejo fine de 1951 ĝis komence de 1953 kaj arestado pro posedo de mariĥuano. Post lia arestado oni transdonis lin al la patronado de Oscar Goodstein, posedanto de Birdland. Li dediĉis al ĉi tiu tempo ĉe Goodstein, kiun li evidente sentis kiel kvazaŭa mallibereco, la komponaĵon Glass Enclosure. Pro kuraciloj lia stelo iom post iom komencis sinki, kaj oni rajtas diri, ke liaj sonregistraĵoj antaŭ 1954 estis la pli bonaj, liaj komponaĵoj tamen ankaŭ en la malfruaj 1950-aj jaroj konservis sian kvaliton. La morto de sia frato Richie 1956 je aŭtoakcidento, je kiu ankaŭ Clifford Brown perdis sian vivon, pelis lin pli en psikan izolecon.

Je la aĝo de 30 Bud Powell estis transpaŝinta la kulminon kaj estis malsana, eluzita viro. La plej multan tempon li estis profundiĝinta en si mem kaj ne partoprenis je sia ĉirkaŭmondo. Li kvazaŭe havis neniujn amikojn, bezonis tamen ĉiaman prizorgadon, escepte tiam, kiam li sidis ĉe-piane. Tiun ĉi li ricevis ankoraŭ longe de sia patrino, kiu tamen ankaŭ ne povis helpi lin je liaj psikaj problemoj. Plua heplanto (aŭ ja ne, se oni ne kredas je la rakontoj pri ŝi) estis Altevia „Buttercup“ Edwards, kiu asertis esti lia edzino, kaj en Parizo ankaŭ multan aranĝis por Bud Powell.

Al Parizo Powell transloĝiĝis en 1959, ĉar larasismo en Usono malfaciligis al li la vivon. Tie li senteble ekfloris kaj ludis kun Pierre Michelot kaj Kenny Clarke triope. Lia prezentado dum la ĵazfestivalo je Essen en 1960 kune kun Clarke, Oscar Pettiford kaj (je kelkaj pecoj) Coleman Hawkins estas aparte menciinda. Li sonregistris en decembro de 1961 du albumojn por Columbia Records: A Portrait of Thelonious kaj A Tribute to Cannonball (rilatas al Cannonball Adderley).

Al franca ĵazentuziasmulo, Francis Paudras, kiu amoplene prizorgis lin kaj poste ankaŭ notis sian tempon kun Powell, li dediĉis la komponaĵon Una Noche Con Francis. Parizo faris Powell-on akceptema por la naiv-sentema, kaj liaj komponaĵoj fariĝis pli „aŭdplaĉaj“, foje hispanece kolorigitaj, foje klasikistaj. Grava tuberkulozo devigis Powell-on en 1964 fini sian restadon en Parizo. Li reiris kune kun Paudras al Novjorko kaj li lastan fojon sukcese reaperis en Birdland, antaŭ ol li post pluraj monatoj mortis en 1966 je malsanulejo.

Taksado redakti

La maniero de Bud Powell ludi pianon renversis la ĝistiaman tradicion de la ĵazpianado. Lia sparkoŝpruca sono kaj la brile agresema ritmaro estis tiel proksima al la emocia mesaĝo de Parker kaj la majstreco pri la instrumento, kiel estis eble sur piano[2]. Li vere vetkonkuris kun Charlie Parker, unu el la plej famaj bibop-aldosaksofonistoj. Lia ludo estis virtuoza, entenis tamen ankaŭ ion nervozan. Powell trovis Parker-on malsimpatia kaj ekzistas preskaŭ ne komunaj sonregistraĵo.

20 jarojn post lia morto la historio de Bud Powell inspiris reĝisoron Bertrand Tavernier al la Round Midnight, en kiu Dexter Gordon ludas la rolon de malfacila kaj malsana muzikisto. Dexter Gordon estis tenorsaksofonisto, kio klarigas la duoblan dediĉon de la filmo (al Bud Powell kaj Lester Young). Bazo de la filmo estis la libro de Paudras.

Diskoj (selekto) redakti

  • Charlie Parker Memorial, Vol. 1 (Savoy, 1947/48)
  • The Genius of Bud Powell; 1949-51 kun Ray Brown, Max Roach, Buddy Rich kaj Curly Russell, Verve 2-2506IMS(2LP)
  • The Amazing Bud Powell, Volume 1; 1949-51, kun Roy Haynes, Tommy Potter, Fats Navarro, Sonny Rollins k. a., Blue Note BLP 1504
  • Bud! The Amazing Bud Powell (Vol. 3), kun Curtis Fuller, Paul Chambers kaj Art Taylor, Blue Note
  • The Scene Changes; 1958, kun Paul Chambers kaj Art Taylor, Blue Note BNJ71004(+CD)
  • The Complete Essen Jazz Festival Concert; 1960, kun Kenny Clarke, Coleman Hawkins, Oscar Pettiford, Black Lion BLP 60105 (+CD)
  • Paris-New York; Verve 1960 ( kun Pierre Michelot (bs), Kenny Clarke (dr)) 1964 (kun John Ore (bs), J. C. Moses (dr)

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj redakti

  1. laŭ Bohländer k. a. "Reclams Jazzführer" 1989 la 1-an de aŭgusto
  2. Rough Guide Jazz