Budhana krizo

politika-religia krizo en Sud-Vjetnamio en 1963

La budhana krizo estis periodo de politikaj kaj religiaj streĉiĝoj en Suda Vjetnamio de majo 1963 al novembro 1963 markita per sinsekvo de subpremaj agadoj fare de la Sudvjetnama registaro kaj aktivado de civila rezisto, direktita ĉefe de budhismaj monaĥoj.[1]

La krizo komenciĝis la 8-an de majo en la centra urbo de Huế per mortpafo de naŭ nearmitaj civiluloj, kiuj estis protestantaj kontraŭ la malpermeso de la budhista flago. La krizo finiĝis per puĉo en novembro 1963 fare de la Armeo de la Respubliko de Vjetnamio, kaj la aresto kaj murdo de prezidento Ngô Đình Diệm la 2-an de novembro 1963.

Kunteksto redakti

En Sud-Vjetnamio, lando kie la budhisma plimulto estas taksita kiel enhavinte inter 70 kaj 90 procentojn de la loĝantaro en 1963, la por-katolika politikagado de la prezidanto Ngô Đình Diệm kontraŭbatalantigis multajn budhanojn. Kiel katolika malplimultano, lia registaro estis favorema al katolikanoj en publikaj servoj kaj militistaj hierarkiigoj, kiel en la posedigo de tero, negocaj favoraĵoj kaj impostaj cedaĵoj. Diệm iam diris al altranga oficiro, forgesante ke li estis budhano: "Metu viajn katolikajn oficirojn en riskplenajn lokojn. Ili estas fidindaj." Multaj oficiroj en la ARVN konvertiĝis al katolikismo pro kredo, ke iliaj hierarkiigaj eblecoj dependis de ĝi, kaj al multaj oni rifuzis hierarkiigon se ili ne tion faris. Krome, la dissendo de armiloj al vilaĝaj memdefendaj milicoj celantaj malemigi vietkongaj geriloj estis farita tiel, ke armiloj estu donitaj nur al katolikanoj. Kelkaj katolikaj pastroj starigis privatajn militistarojn, kaj en pluraj areoj okazis devigitaj konvertiĝoj, rabadoj, dispremadoj kaj malkonstruadoj de pagodoj. Iuj budhismaj vilaĝoj konvertiĝis amase por ricevi helpon aŭ eviti esti perforte transloĝigitaj de la reĝimo de Diệm.

La katolika eklezio estis la plej granda terposedanto en la lando, kaj la "privateco", kiu estis trudita al budhismo de la francanoj, devigante oficialan permeson por realigi publikan agadon, ne estis aboligita de Diệm. Al la tero posedata de la preĝejaro ne trudiĝas tera reformleĝo, kaj katolikanoj estis ankaŭ fakte sen teraj laborodevoj, kiujn la registaro devigis al la ceteraj civitanoj; publika elspezado estis misproporcie distribuita al plimulte katolikaj vilaĝoj. Sub Diệm, la katolika eklezio ĝuis specialajn sendevigojn en proprietigo, kaj en 1959 li dediĉis la landon al la virgulino Maria. La vatikanan flagon oni regule flugigis en grandaj publikaj eventoj en Sud-Vjetnamio.

Referencoj redakti

  1. Adam Roberts, ‘Buddhism and Politics in South Vietnam’, The World Today, Royal Institute of International Affairs, London, vol. 21, no. 6, junio 1965, pp 240-50 prianalizas la kaŭzojn de la budhisma krizo kaj ĝia signifo kiel kazo de neperforta batalo.