Bufro (fervojo)

(Alidirektita el Bufro (mekaniko))
Ĉi tiu artikolo temas pri fervoja bufro kies ĉefa principo estas elasta afiformiĝo. Por aŭta bufro rigardu la paĝon Bufro (aŭto). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bufro.

Bufro estas konstrua parto kun puŝrisortego por moderigi la kunpuŝiĝojn de fervojaj veturiloj. La bufro bremas la veturilojn je kontrolita maniero, sed apenaŭ forprenas mekanikan energion, ĉar la aliformiĝo de la risorto estas elasta kaj sendamaĝa. Tio helpas eviti damaĝojn de la veturilo kaj de la transportataj personoj kaj objektoj.

fervojaj bufroj ĉe la finoj de du vagonoj
modelo de fervoja bufro

Bufroj prezentiĝas ĉe preskaŭ ĉiuj relaj veturiloj, unuavice trajnaj lokomotivoj kaj vagonoj. Trajnaj vagonoj ĉe ĉiu fino povas havi unu centran, aŭ pli ofte du flankajn bufrojn, kaj aldone junton (kutime inter la du flankaj bufroj), per kiu ligeblas du vagonoj. Se trajna vagono ĉe ĉiu flanko nur havas unu bufron, ĝi troviĝas centre de la vagona fronto kaj malfronto – tiu konstrumodelo maloftiĝis dum la 20-a jarcento.

Laŭ la pli ofta modelo vagono en ĉiu flanko havas du bufrojn, en sama distanco de la reloj. Komence la du bufroj troviĝis proksime unu de la alia, sed komence de la 20-a jarcento oni interkonsentis pri la ankoraŭ valida internacie normigita distanco de 1750 milimetroj. La bufromezo rajtas troviĝi inter 940 kaj 1065 milimetroj super la plej supra parto de la relo.

bufroj forestas pro aŭtomata kuplilo

Bufroj forestas ĉe veturiloj ekipitaj per aŭtomataj kupliloj.