Bugyi (budji) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Dabas.

Bugyi
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2347
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 265  (2023) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 19° 9′ O (mapo)47.22334319.149946Koordinatoj: 47° 13′ N, 19° 9′ O (mapo) [+]
Areo 115,55 km² (11 555 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Bugyi (Hungario)
Bugyi (Hungario)
DEC
Bugyi
Bugyi
Situo de Bugyi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bugyi [+]
vdr
Katolika preĝejo en Bugyi

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, 30 km sude de Budapeŝto. La plej proksimaj urboj estas Ócsa, Dabas kaj Dunavarsány.

La loko estas loĝata jam ekde la bronzepoko, la unua skriba mencio pri ĝi venas el 1346, sed aliaj fontoj mencias la lokojn Budimátéfalu kaj Budipéterföld en 1321, kies posedantoj estis ĝis 1312 Bugyi Máté kaj Péter.

En la mezepoko la loko havis la nomojn: Bod, Bud, Bady, Budy, kiuj venas el la slava Budislav, Budivoj kiel mallonga formo: Bud. La nuna nomo elformiĝis en la 18-a jarcento kaj signifas en Esperanto: virina kalsoneto. Tial la loĝantaro ofte nomas sian vilaĝon Béges (begeŝ).

Pro la turka okupo de Hungario, la vilaĝo neniiĝis en ĉ. 1597. la rekonstruon, revivigon efektivigis Beleznay János, kiu kun sia edzino setligis en la vilaĝon hungarajn kalvinanajn kamparanojn (ekde 1729). En 1784 vivis tie jam 1600 homoj.

En la 1930-aj jaroj setlis tie bulgaraj ĝardenistoj, kiuj kunportis la akvuman agrokulturon.

La judojn de la vilaĝo oni deportis la 31-an de majo de 1944.

Vidindaĵoj estas Kastelo Beleznay kaj de Forster, fine katolika preĝejo omaĝe al Sankta Adalberto el 1763.