Bulgara Esperantisto (revuo)

organo de Bulgara Esperantista Asocio (BEA)

Bulgara Esperantisto estas la trimonata organo de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), fondita en 1919; formato 24,5 x 16 centimetroj en ~25-paĝaj kajeroj. Redaktoro estas s-ro Georgi Mihalkov. Adreso por korespondado: ĉe BEA - P.K. 66, 1000 Sofio, Bulgario.

Bulgara Esperantisto
Kovrilpaĝo de Bulgara Esperantisto, aprilo-junio 2016
Kovrilpaĝo de Bulgara Esperantisto, aprilo-junio 2016
revuo
Speco movada revuo
Periodeco trimonata

Lando  Bulgario
Urbo Sofio
Posedanto Bulgara Esperanto-Asocio
Ĉefredaktisto Georgi Mihalkov
Establodato 1919
Prezo 12 EUR aŭ 10 BGN
ISSN 0204-9651

vdr

Enhavo redakti

En la revuo aperas raportoj kaj anoncoj pri Esperanto-aranĝoj kaj -ekskursoj en la lando kaj apudaj landoj. Estas ankaŭ menciitaj lokaj ĵurnaloj, kiuj parolis pri Esperanto.

Troviĝas resumoj de aparte legindaj artikoloj el aliaj Esperanto-gazetoj kiel La Ondo de Esperanto, Libera FolioHeroldo de Esperanto.

Meze de la revuo estas 4-paĝa kolora foto-raporto de grupoj, kiuj ĉu estas honoraj membroj ĉu partoprenis en Kongresoj.

Fine estas kelkliniaj recenzoj de esperantaj libroj, anoncoj en la Bulgara pri venontaj Esperanto-aranĝoj kaj la rubriko “Ni kondolencas” pri forpasintaj homoj.

 
la titolpaĝa aspekto en 1984, kia ĝi aspektis plurajn jarojn fine de la komunisma epoko de Bulgario

Historio redakti

En sia longa ekzistoperiodo ekde 1919 ĝis la dua mondmilito kaj post plurjara postmilita paŭzo denove ĝis nun, la gazeto havis multajn redaktistojn, interalie Asen Grigorov kaj Zahari Zahariev, kaj inter la jaroj 1931 kaj 1933 Simeon St. Ĥesapĉiev.

En 1980 aperis la 50-a jarkolekto, en 2005 sekve la 75-a.

Eksteraj ligiloj redakti