Bulguro estas grenprodukto farita el diversaj specoj de tritiko, sed plejofte el la tipo durum-tritiko (malmola tritiko). La tritikgrajnoj unue estas vaporigitaj kaj poste sekigitaj kaj krude muelitaj aŭ rompitaj.

Bulguro (nekuirita)
Telero da kuirita bulguro

Bulguro estas uzata precipe en la turka, hindia kaj mediteranea kuirarto. Ĝi havas iome nuksan guston.

Bulguro estas uzata en pilafoj, supoj, kukoj kaj pano kaj kiel farĉo. Tamen la plej konata apliko de bulguro estas en la manĝaĵoj tabbouleh kaj kibbeh. Pro la alta nutra valoro ĝi estas bona anstataŭaĵo por rizokuskuso. En Hindio ĝi ankaŭ estas uzata kiel matenmanĝo, preparita kun lakto kaj sukero.

Nutra valoro 100g entenas
Energio 352 Kkal aŭ 1474
Akvo 10,5 g
Proteino 9,5 g
Graso 1,0 g
Karbohidrato 75,0 g