Bulvardo de la Pireneoj

Citaĵo
 "Paŭo estas la plej bela detera vidaĵo, kiel Napolo estas la plej bela demara" 
— Lamartine

La bulvardo de la Pireneoj estas vojo kaj promenejo situanta en la urbo Paŭo (Atlantikaj-Pireneoj, sud-okcidente de Francio).

Bulvardo de la Pireneoj
Bulvardo de la Pireneoj
thoroughfare
Lando: Francio
Geografia situo 43° 17′ 36″ N, 0° 22′ 8″ U (mapo)43.293396-0.36876100000001Koordinatoj: 43° 17′ 36″ N, 0° 22′ 8″ U (mapo)
Bulvardo de la Pireneoj (Francio)
Bulvardo de la Pireneoj (Francio)
DEC
Bulvardo de la Pireneoj
Bulvardo de la Pireneoj
Commons: Boulevard des Pyrénées
vdr
Detalo de la teraso, kiu subportas la bulvardon
Fontano de Vigny kaj konstruaĵoj ĉe la norda flanko de la bulvardo.

Kreita laŭ sugesto de Napoleono la 1a, la bulvardo, 1800 metrojn longa, ligas la Parkon Beaumont kun la Kastelo de Paŭo. Nur la norda flanko estas konstruita, dum la tuta suda flanko konsistas en kruta teraso, kiu superas la valon de Gave de Pau.

Kiam la vetero estas hela, precipe frumatene aŭ vespere, kaj vintre, la promenantoj povas spekti la montoĉenon Pireneoj, kiu etendiĝas ek de la Pic du Midi de Bigorre ĝis la Pic d'Anie, kun la Pic du Midi d'Ossau fone staranta. Laŭlonge de la balustrado estas klarigaj tabuloj, kiuj celdirektas al ĉiu monto.

Mezvoje, fronte al la place Royale, kie situas la urbodomo, kaj apud la Fontano de Vigny, kiu emblemiĝas la urbon Paŭo, situas la Kablotramo de Paŭo (funikularo). Ĝi malsuprenire ligas la urbocentron kun la fervoja stacidomo.

Mapo redakti