La Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Litovio, Pollando kaj Rusio (jide אַלגעמײַנער ײדישער אַרבעטער בּונד אין ליטע פוילין און רוסלאַנד, Algemeyner Yidisher Arbeter Bund en Litah, Poyln un Rusland, ĝenerale nomata la Bundo (בּונד, parenca al la germana vorto Bund, signifante federacionunion) estis laika juda socialisma partio en la Rusia Imperio, kiu aktivis inter 1897 kaj 1920. En 1917 la pola parto de la Bundo, kiu datiĝis de la tempo, kiam Pollando estis rusia teritorio, secesiis disde la rusia Bundo kaj kreis novan Polan Ĝeneralan Sindikaton de Judaj Laboristoj, kiu daŭre funkciis en Pollando dum la jaroj inter la du mondmilitoj. La rusa Bundo estis dissolvita en 1920 kaj enigita en la Komunistan Partion. Aliaj restaĵoj de la Bundo daŭris en diversaj landoj. Membro de la Bundo estis nomata bundisto.

Bundo
emblemo
partiolaborista sindikato
Komenco 7-a de oktobro 1897 vd
Fino 19-a de aprilo 1921 vd
Lando(j) Rusia Imperio vd
Ideologio

Bundismosocialdemokratiodemokrata socialismoKontraŭcionismolaikismo

Lingvoj

jido

vdr
Balotafiŝo de la Bundo, Kijvo, 1918.

Fondiĝo redakti

La "Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Rusio kaj Pollando" estis fondita en Vilno la 7an de oktobro, 1897.[1] La nomo estis inspirita de la Ĝenerala Asocio de Germanaj Laboristoj.[2] La Bundo celis unuigi ĉiujn judajn laboristojn en la Rusia Imperio en unuecan socialisman partion, kaj ankaŭ alianci sin kun la pli larĝa rusia socialdemokratia movado por atingi demokratian kaj socialisman Rusion. La Rusia Imperio tiam inkludis Litovion, Latvion, Belorusion, Ukrainion kaj la plejparton el la hodiaŭa Pollando, areoj, kie la plejparto de la tutmonda judaro tiam vivis. Ili esperis vidi la atingon de jura malplimulta statuso por judoj en Rusio. El ĉiuj judaj politikaj partioj de la tempo, la Bundo estis la plej progresema koncerne al seksa egaleco; virinoj konsistigis trionon el ĝiaj membroj.[3]

En 1901, la vorto 'Litovio' aldoniĝis al la nomo de la partio.[2]

Dum la periodo 1903–1904, la Bundo estis forte frapita de carisma ŝtata subpremado. Inter junio 1903 kaj julio 1904, 4,467 Bundistoj estis arestitaj kaj enkarcerigitaj.[4]

Kiel parto de la Rusia Socia Demokratio redakti

 
Membroj de la Bundo kun la korpoj de siaj kamaradoj, murditaj dum la Odesa pogromo en 1905

Pro la laika kaj socialisma perspektivo de la Bundo, ĝi oponis tion, kion ĝi vidis kiel la reakcia naturo de la tradicia juda vivo en Rusio. Kreita antaŭ la Rusia Socialdemokrata Partio (RSDRP), la Bundo estis fondanta kolektiva membro ĉe la unua kongreso de RSDRP en Minsko en marto 1898. Dum la sekvaj 5 jaroj, la Bundo estis rekonita kiel la sola reprezentanto de la juda laboristaro en RSDRP, kvankam multaj rusaj socialistoj juddevenaj, precipe ekster la setla zono, aliĝis rekte al RSDRP.

Dum la dua kongreso de RSDRP en Bruselo kaj Londono en aŭgusto 1903, la aŭtonoma pozicio de la Bundo ene de RSDRP estis malakceptita pro bolŝevika premo, kaj la reprezentantoj de la Bundo lasis la Kongreson. Tio estis la unua el multaj skismoj en la rusia socialdemokrata movado.[5] La kvin reprezentantoj de la Bundo ĉe tiu kongreso estis Vladimir Kossowsky, Arkadi Kremer, Mikhail Liber, Vladimir Medem kaj Noah Portnoy.[6]

La Bundo formale realiĝis al RSDRP kiam ĉiuj el ĝia frakcio reunuiĝis ĉe la Kvara (Unuiga) Kongreso en Stokholmo en aprilo 1906, kun la subteno de la menŝevikoj, sed RSDRP restis frakturita laŭ ideologiaj kaj etnaj linioj.[5] La Bundo ĝenerale prenis la starpunktojn de la menŝevika frakcio de la partio, gvidita de Julius Martov, kaj kontraŭ la bolŝevika frakcio, gvidita de Vladimir Lenin, dum la frakciaj luktoj en la periodo kondukanta al la Rusia Revolucio de 1917.

5-a kongreso redakti

La kvina kongreso de la Bundo renkontiĝis en Zuriko en junio 1903. En la okazintaĵoj partoprenis 30 delegitoj, reprezentantaj la gravajn urbajn filiojn de la partio kaj la Fremda Komitato. Du aferoj superregis la debatojn: la okazonta kongreso de la RSDRP kaj la nacia demando. Dum la debatoj estis divido inter la veterena frakcio en la Fremda Komitato (Kossovsky, Kremer kaj John (Yosef) Mill kaj la pli juna generacio reprezentata de Medem, Liber kaj Raphael Abramovitch. La pli juna grupo deziris emfazi la judan nacian karakteron de la partio. Fine neniu kompromiso povis esti atingita kaj neniu rezolucio adoptiĝis pri la nacia demando.[7]

Revolucio de 1905 kaj ties sekvo redakti

En la polaj areoj de la imperio, la Bundo estis eminenta potenco en la revolucio de 1905. Dum la sekvantaj jaroj, la Bundo komencis periodon kadukiĝan. La partio provis koncentriĝi al laborista aktivado ĉirkaŭ 1909–1910 kaj gvidis strikojn en dek urboj. La strikoj rezultigis profundan reimpeton kontraŭ la partio kaj en 1910 ekzistis laŭleĝaj bundistaj sindikatoj en nur kvar urboj: Bjalistoko, Vilno, Rigo kaj Lodzo. La totala membraro en bundismaj sindikatoj unioj estis ĉirkaŭ 1,500. Tempe de la oka partia konferenco, nur naŭ lokaj filioj estis reprezentitaj (Rigo, Vilno, Bjalistoko, Lodzo, Babrujsko, Pinsk, Varsovio, Grodno kaj Denenburgo) kun kombinita membraro de 609 homoj (el kiuj 404 estis aktivaj).[8]

Post kiam la RSDRP fine fendiĝis en 1912, la Bundo fariĝis federacia parto de la menŝevika Rusia Socialdemokratia Laborista Partio.[9]

Parlamenta reprezentado redakti

En la balatado por la Unua Dumao en 1906, la Bundo faris balotan interkonsenton kun la Partio de Litovaj Laboristoj (Trudovikoj), kio rezultigis la elekton al la Dumao de du (ŝajne nebundistaj) kandidatoj subtenitaj de la Bundo: D-ro Shmaryahu Levin por la provinco de Vilno kaj Leon Bramson por la provinco de Kaŭno. Entute estis dek du judaj deputitoj en la Dumao, falante ĝis tri en la Dua Dumao (februaro 1907 ĝis junio 1907), du en la Tria Dumao (1907–1912) kaj denove tri en la Kvara, elektitaj en 1912, neniu el ili filiita al la Bundo.[10]

Politika perspektivo redakti

La Bundo poste forte kontraŭstaris cionismon, argumentante, ke elmigrado al Palestino estas formo de eskapismo.[11] La Bundo ne rekomendis separatismon. Male, ĝi koncentris sin sur kulturo, prefere ol ŝtato aŭ loko, kiel la gluo de juda "naciismo." Por tio ili depruntis amplekse el la aŭstromarksisma skolo, plu malsimpatiigante la bolŝevikojn kaj Lenino. La Bundo ankaŭ promociis la uzadon de la jida kiel juda nacia lingvo kaj oponis la cionisman projekton revivigi la hebrean.[12][13]

La Bundo gajnis adeptojn plejparte inter judaj metiistoj kaj laboristoj, sed ankaŭ inter la kreskanta juda klerularo. Ĝi gvidis sindikatan movadon propran. Ĝi ankaŭ aliĝis kun la Poalei Zion (laboristaj cionistoj) kaj aliaj grupoj por formi mem-defendajn organizojn, kiuj celis protekti judajn komunumojn kontraŭ pogromoj kaj ŝtata perforto. Dum la rusia revolucio de 1905 la Bundo gvidis la revolucian movadon en la judaj urboj, precipe en Belorusio kaj Ukrainio.

Eksterlanda agado redakti

Malpli ol jaron post la fondo de la partio, ties Eksterlanda Komitato instaliĝis en Ĝenevo. Ankaŭ ene de la sama tempodaŭro, bundistaj grupoj komencis stariĝi internacie. Tamen, la Bundo ne konstruis ian mondan partion (kiel faris Poalej Cion). Kontraŭe, la Bundo argumentis, ke ĝi estas partio por agado en la Rusa Imperio. La eksterlandaj bundistaj grupoj ne estis inkluzivita en la partiajn strukturojn. En 1902, iu Unuiĝinta Organizo de la Asocioj de Laboristoj kaj Subtenaj Grupoj al la Bundo Eksterlande fondiĝis. La grupoj filiitaj al la Unuiĝinta Organizo ludos gravan rolon en la financado de la partio.[14]

Inter 1901 kaj 1903, la Fremda Komitato estis bazita en Londono.[14]

La Unuiĝinta Organizo, la Fremda Komitato kaj la Unio de Rusaj Sociaj Demokratoj Eksterlande estis ĉiuj likviditaj tempe de la Rusia revolucio de 1917.[14]

Apartiĝo de la pola Bundo redakti

Kiam Pollando falis sub germana okupo en 1914, malfaciliĝis kontakto inter la bundistoj en Pollando kaj la partia centro en Peterburgo. En novembro 1914 la Bunda Centra Komitato nomumis apartan Komitaton de Bund-Organizoj en Pollando por administri la partion en Pollando.[15] Teorie la bundistoj en Pollando kaj Rusio estis membroj de la sama partio, sed praktike la polaj bundistoj funkciis kiel propra partio.[16] En decembro 1917 la skismo formaliĝis, ĉar la polaj bundistoj kondukis sekretan renkontiĝon en Lublin kaj rekonsistigis sin kiel apartan politikan partion.[17]

1917 redakti

 
Bundista manifestacio, 1917

La Bundo estis la nura juda partio, kiu laboris ene de la sovetoj.[18] Kiel aliaj socialismaj partioj en Rusio, la Bundo bonvenigis la februaran revolucion de 1917, sed ĝi ne subtenis la oktobran revolucion, dum kiu la bolŝevikoj kaptis la ŝtatpovon. Kiel menŝevikoj kaj aliaj nebolŝevikaj partioj, la Bundo petis la kunvenigon de la Rusia Konstitucia Asembleo, kion longe postulis ĉiuj socidemokrataj frakcioj.[19] La kerna gvidanto de Bundo en Petrogrado dum tiuj monatoj estis Miĥail Liber, kiu estis esti severe kondamnita de Lenin. Kun la Rusia Enlanda Milito kaj la pliigo de antisemidaj pogromoj fare de naciistoj kaj blankamovadanoj, la Bund estis devigita rekoni la sovetunian registaron, kaj ĝiaj militantoj batalis en la Ruĝa Armeo grandakvante.

Tempe de la ŝanĝegoj de 1917, Miĥail Liber elektiĝis kiel prezidanto de la Bundo.[20] En majo 1917, nova Centra Komitato de la Bundo formiĝis, konsistanta de Goldman, Erlich, Medem kaj Jeremiah Weinsthein. Unu centrakomitata membro, Medem, estis en Pollando tiutempe kaj ne povis veturi al Peterburgo por renkontiĝi kun la resto de la Komitato.[21]

Kvar Bundaj burooj estis reprezentitaj kiel tiaj inter la 60 delegitoj al la menŝevika partia kongreso de majo 1918: Moskvo (Abramovich), Norda (Erlich), Okcidenta (Goldshtein, Melamed) kaj Okupitaj Landoj (Aizenshtadt).[22]

La politikaj ŝanĝoj en la tempo de la Rusia Revolucio rezultis en la fendiĝo de la Bundo. En Ukrainio, Bund-filioj en urboj kiel Bobrujsk, Jekaterinburgokaj Odeso formis 'maldekstrajn Bund-grupojn' fine de 1918. En februaro 1919 ĉi tiuj grupoj (reprezentantaj la plejparton de la Bundo en Ukrainio) adoptis la noman Komunista Bundo (Kombund), rekonsistigante sin kiel sendependan partion. Moisei Rafes, kiu estis eminentulo de la Bundo en Ukrainio, fariĝis la gvidanto de la ukraina Kombund.[23][24][25] La Komunista Bund subtenis la sovetian flankon de la Rusia Civila Milito.[26][27] Aliaj membroj de la Bund (reprezentantaj la malplejparton de la Bundo en Ukrainio) fine de 1918 formis la Socialdemokratian Bundon (Bund SD). Gvidantoj de la ukrainia Socialdemokratia Bundo - Sore Fox, A. Litvak, David Petrovsky (Lipets) - publike oponis la komunistan ideologion kaj politikon pri konfiskado de nemoveblaĵoj, uzurpo de politika potenco, arestoj kaj turmentado de politikaj oponantoj.[28]

La Bund ankaŭ elektis lokajn oficialulojn. Dum la Oktobra Revolucio kaj Rusia Enlanda Milito, la urbestro de la plejparte juda ukraina urboBerdychiv (kun 53,728 loĝantoj, el kiuj 80% estis judaj laŭ la censo de 1897) estis bundisto, David Petrovsky (Lipets).[29]

Fina fendiĝo en la Homela kongreso redakti

La cetera Bundo en Rusio kongresis (en la Dekdua Kongreso de la Bundo) de la 12-a de aprilo 1920 ĝis la 19-a en Homel, kie la partio fendiĝis en du apartajn partiojn, la Komunistan Bundon (Kombund) kaj la Socialdemokratian Bundon.

Postlasaĵo redakti

En 1921 la Komunista Bundo likvidis sin kaj ĝiaj membroj celis akceptiĝi en la Komunistan Partion.[30] Jam en 1923 la lastaj bundistaj grupoj ĉesis funkcii en Soveta Rusio.[31] Multaj eksbundistoj, kiel Miĥail Liber kaj David Petrovsky, pereis dum la elpurigoj de Stalino en la 1930-aj jaroj. La polaj bundistoj daŭris sian aktivadon ĝis 1948. Dum la lasta duono de la 20-a jarcento la bundista postlasaĵo estis reprezentita per la Internacia Sindikato de Judaj Laboristoj, federacio de lokaj bundistaj grupoj ĉirkaŭ la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hirsz Abramowicz; Eva Zeitlin Dobkin; Dina Abramowicz; Jeffrey Shandler; David E. Fishman. Profiles of a Lost World: Memoirs of East European Jewish Life Before World War II (angle). ISBN 978-0-8143-2784-5.
  2. 2,0 2,1 Minczeles, Henri. Histoire générale du Bund: un mouvement révolutionnaire juif. Paris: Editions Austral, 1995. p. 61
  3. Shepherd, Naomi. A price below rubies: Jewish women as rebels and radicals (angle). ISBN 978-0-674-70411-4.
  4. Minczeles, Henri. Histoire générale du Bund: un mouvement révolutionnaire juif. Paris: Editions Austral, 1995. p. 119
  5. 5,0 5,1 Smith, Angel. Nationalism, Labour and Ethnicity: 1870–1939. ISBN 978-0-7190-5052-7.
  6. Vital, David. A people apart: a political history of the Jews in Europe, 1789–1939. ISBN 978-0-19-924681-6.
  7. Minczeles, Henri. Histoire générale du Bund: un mouvement révolutionnaire juif. Paris: Editions Austral, 1995. p. 130
  8. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. pp. 33–34
  9. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. p. 35
  10. Levin, Dov. The Litvaks: a short history of the Jews in Lithuania. ISBN 978-1-57181-264-3.
  11. Laqueur, Walter. (2003) The History of Zionism. ISBN 978-1-86064-932-5.
  12. Fishman, David. (2005) The Rise of Modern Yiddish Culture. ISBN 978-0-8229-4272-6.
  13. SCHREIBER, Mordecai; SCHIFF, Alvin I.; KLENICKI, Leon. The Shengold Jewish Encyclopedia. ISBN 978-1-887563-77-2.
  14. 14,0 14,1 14,2 Jacobs, Jack Lester. Jewish Politics in Eastern Europe: The Bund at 100. Basingstoke: Palgrave, 2001. pp. 46–51
  15. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. p. 37
  16. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. pp. 52–53, 61
  17. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. pp. 69–70
  18. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. p. 56
  19. BROWDER, Robert Paul; KERENSKY, Alexander F. (1961) The Russian Provisional Government, 1917: Documents. ISBN 978-0-8047-0023-8.
  20. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. p. 59
  21. Johnpoll, Bernard K. The Politics of Futility; The General Jewish Workers Bund of Poland, 1917–1943. Ithaca, N.Y.: Cornell University Press, 1967. p. 61
  22. Brovkin, Vladimir. (1991) The Mensheviks after October: socialist opposition and the rise of the Bolshevik dictatorship (angle). ISBN 978-0-8014-9976-0.
  23. Levin, Nora. (1991) Jews in the Soviet Union Since 1917: Paradox of Survival. ISBN 978-0-8147-5051-3.
  24. MALAMAT, Abraham; BEN-SASSON, Haim. (1976) A History of the Jewish People. ISBN 978-0-674-39731-6.
  25. Pinkus, Benjamin. (1990) The Jews of the Soviet Union: The History of a National Minority. ISBN 978-0-521-38926-6.
  26. Wood, Elizabeth. (2005) Performing Justice: Agitation Trials In Early Soviet Russia. ISBN 978-0-8014-4257-5.
  27. Ben-Sasson, Haim Hillel. (2007) Geschichte des jüdischen Volkes: Von den Anfängen bis zur Gegenwart. ISBN 978-3-406-55918-1.
  28. Joshua Meyers, “A Portrait of Transition: From the Bund to Bolshevism in the Russian Revolution,” Jewish Social Studies: History, Culture, Society n.s. 24, no. 2 (Winter 2019): 107–134. Copyright © 2019 The Trustees of Indiana University. doi: 10.2979/jewisocistud.24.2.09
  29. Berdichev. Encyclopaedia Judaica.
  30. klariga noto al Lenin, Vladimir. To Members of the Politbureau of the C.C., R.C.P.(B.) (angle) (1920)., el dokumentoj arkivitaj en la Centraj Partiaj Arĥivoj, Instituto de Marksismo-Leninismo de C.C., C.P.S.TJ.
  31. (1998) Guide to the Yivo Archives (angle).

Eksteraj ligiloj redakti