Burĝaj revolucioj

Oni nomas Burĝaj Revolucioj tiujn kiuj intencis detrui la lastajn restaĵojn de feŭdismo en Eŭropo, ĉefe la Anglan Revolucion (1642-1653), la Gloran Revolucion (1688-1689) kaj Francan Revolucion (1789). En tiuj revolucioj aperis la leĝaj kaj intelektaj iloj kiuj permesis al burĝaro la mastrecon kaj politikan hegemonion en la moderna mondo.

La unua burĝa revolucio estis la angla, en la 17-a jarcento, kiu kreis la parlamentismon, la garantion de individuaj rajtoj, liberecon de voĉo, kaj religian toleremon garantiitaj per la Deklaracio de Rajtoj ("Bill of Rights").

La heredo de Angla Revolucio, la kontraŭdiroj inter absolutismo kaj kapitalismo, la socio de ordoj kaj privilegioj, la maltoleremo kaj la religia fanatismo aperigis en la 18-a jarcento la klerismon, filozofian, racieman, kontraŭ-absolutisman movadon kiu postulis la finon de Absolutismo kaj liberalismaj registaroj. La klerisma projekto influis la sendependecon de kolonioj kaj la liberalismajn burĝajn revoluciojn en 18-a kaj 19-a jarcentoj.

La sendependo de Usono en 1774 ankaŭ estis burĝa revolucio, ĉar ĝi ne postulis nur politikan sendependon de la ŝtato, sed ankaŭ sociajn sanĝojn.

Post la venko de Napoléon Bonaparte, okazis multaj burĝaj revolucioj en Eŭropo, kiel en Portugalio, en Hispanio, ktp. kiuj intencis krei konstituciojn al tiuj landoj, kaj ankaŭ multaj sendependaj revolucioj en Ameriko. Sed tiuj porkonstituciaj aŭ porsendependaj revolucioj havis nek la saman intencon nek la profundecon de la antaŭaj tri "grandaj" revolucioj.

Kelkaj historiistoj nomas burĝaj revolucioj nur tiujn kiuj okazis antaŭ la duono de 19-a jarcento, ĝis la Printempo de l' Popoloj (1848), aliaj, ĉefe marksistoj, tiele nomas ĉiujn nesocialismajn revoluciojn ĝis nun.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.