Burakumin

sociekonomie diskriminaciata grupo de Japanio

Burakumin (部落民) estas plej granda socia malplimulto de Japanio, kun 3–4 milionoj da personoj, kiuj similas socie al la hindua kasto dalito ("netuŝeblaj homoj"). Ili havas malavantaĝojn en la socia vivo, kvankam, laŭ leĝo de 1871, estas malpermesita ilia nomumo kaj registro kiel burakumin (ekde tiam ili iĝis sin heimin, 'novaj civitanoj/publikanoj').

Ili aspektas kiel alia japana loĝanto, sed ilia praa historia disigo ne estas facile superebla. La burakumin-oj laboris kiel buĉistoj, tiel agis kontraŭ la bestomortiga malpermeso de la budhismo kaj la pureca sento de ŝintoismo. Tiu socia disiga daŭras ekde antaŭ 1500 jaroj. Ekde la Nara-epoko (710–794) al tiu socia grupo estis aldonita la hinin-oj kiuj estis almozpetantoj, vagabondoj (migrantaj aktoroj!), felistoj, tinkturistoj. Dum la Edo-epoko (1600–1867) al la socia klasdivido de ŝi–nó–kó–ŝó (militisto, kamparano, metiisto, komercisto) oni aldonis la „eta–hinin”-on, kies anoj havis la taskon kolekti la rubaĵojn kaj lavi, entombigi la kadavrojn. Ili rajtis vivi nur en apartaj difinitaj vilaĝoj (buraku).

La burakuminoj ankaŭ hodiaŭ luktas kontraŭ la kaŝita diskriminado, ĉefe en okcidenta Japanio kaj ĉe la pli maljunaj japanoj. Ili do havas rajton ŝanĝi sian nomon por pli bone kaŝi la devenon, malfacilignte serĉon je iliaj prauloj.