Burbank

urbo en Kalifornio, Usono

Burbank estas grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 107 337 loĝantoj sur areo de 45,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 383 loĝantoj/km². La urbego estis nomita laŭ David Burbank, dentisto kaj entreprenisto.

Burbank
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107 337  (2020) [+]
Loĝdenso 2 383 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 11′ N, 118° 20′ U (mapo)34.180277777778-118.32833333333Koordinatoj: 34° 11′ N, 118° 20′ U (mapo) [+]
Alto 607 m [+]
Areo 45,04 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Burbank (Kalifornio)
Burbank (Kalifornio)
DEC
Burbank
Burbank
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Burbank

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burbank, California [+]
vdr

Geografio redakti

 
Urbodomo de Burbank
 
Panoramo de Burbank

Burbank situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Glendale (Kalifornio) troviĝas 7, Los-Anĝeleso 19 km.

Klimato redakti

 
Domego de Warner Music Group en Burbank
 
Burbank dum nokto

Burbank situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-27 °C, en septembro kun rekordo 45 °C, inter decembro-marto kun rekordoj −6 °C. Jare pluvas po 443 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.

Historio redakti

La nuna Burbank apartenis al hispanoj-meksikanoj en la 18-a jarcento. Ili bredadis ŝafojn kaj ili kulturis tritikojn. En 1867 la supre menciita David Burbank aĉetis bienon tie ĉi kaj li komencis okupiĝi pri ŝafoj, sed li fondis ankaŭ teatron en 1893. Pli frue en 1874 alvenis la unua trajno tra Burbank. En 1887 oni solvis la akvoprovizon, iĝis ebleco irigacii. Tiu dato estas praktika fondo de la setlejo, kie banko malfermis en 1908. La setlejo iĝis urbeto en 1911. La filmoindustrio alvenis en la 1920-aj jaroj, ja Holivudo estas proksime.

Trafiko redakti

Burbank havas flughavenon "Bob Hope Airport". La urbego havas vojajn ligojn al la proksimaj urboj.

Ekonomio redakti

La entrepreno Lockheed aŭ pli oficiale Lockheed Corporation (origine Loughead Aircraft Manufacturing Company), nome kompanio por aerospaca industrio, havas sidejon en Burbank, proksime de Holivudo. Foje estis rilatoj inter industrioj de kino kaj aviadiloj.

Famuloj redakti

En Burbank mortis Endre Tóth (reĝisoro).

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti